Perifeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perifeto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Mortigita de Tezeo
Patro Hefesto
Patrino Anticleia
vdr

Perifeto (helene Περιφήτης, latine Periphetus ) estis en la helena mitologio filo de la dio Hefesto. Sian ĉeeston en helenaj mitoj li meritis pro sia famo de timinda rabisto.

Laŭakspekte li estis grandega homo elstara per responda forto. Li agis precipe en montara pasejo sur limo inter Troizeno kaj Epidaŭro. Tie li gvatis alvenon de vojaĝantoj kiujn senhezite batmortigis per fera klabo.

Tio ne estis inda kiam juna Tezeo en sia deksesa jaro pilgrimis de sia avo, reĝo de Troizeno, Piteo, al sia duonpatro Egeo, reĝo de Ateno. Tezeo volis dum la vojaĝo travivi aventurojn, per kiuj li konkerus gloron kaj mondfamon.

En tiu ĉi etoso haltis lin Perifeto kaj laŭ proverbo "per kio oni traktas, per tio ankaŭ mortas" trovis tian morton kian li disdonadis - Tezeo elŝiregis la klabon de li kaj mortigis lin. Eble povus esti konsolo por Perifeto, ke simile sekvis lin Siniso, Skeirono, Kerkiono kaj Prokrusto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Perifétés en la ĉeĥa Vikipedio.