Superluno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Perigeoluno)
La Granda Luno (La Superluno, La Perigeoluno), la 14. de novembro 2016, fotita en Mineapolo ĉirkaŭ 6 horoj antaŭ la Perigeo

En la astronomio kaj astrologio, la Perigeoluno, Superlunogranda luno estas plenluno ĉe kiu la distanco al la tero estas la plej malgranda (perigeo). La distanco de la luno varias ĉiumonate inter proksimume 405 500 km kaj 363 345 km pro ĝia elipsa orbito ĉirkaŭ la tero. La punkto kie la luno estas plej malproksima de la tero nomiĝas apogeo. La averaĝa distanco inter la tero kaj la luno estas 384 450 km. Vidu la belan foton de Granda Luno (Superluno) en la panoramo de Malnovurbo de Gdansko (Dancigo): [1]

La luno proksimiĝas kaj malproksimiĝas; samtempe ĝi iom balanciĝas (okt./nov. 2007).
La superluno de la 19-a de marto 2011 (dekstre) kompare kun la averaĝa luno de la 20-a de decembro 2010 (maldekstre)

Astrologo Richard Nolle uzis por la unua fojo la nomon superluno en 1979.

Datoj de superlunoj inter 1950 kaj 2050[redakti | redakti fonton]

Perigeoluno okazas plurfoje dum la jaro, nur la kombinaĵo kun plenluno estas pli rara.

Estinte:

  • 10-an de novembro 1954
  • 20-an de novembro 1972
  • 8-an de januaro 1974
  • 26-an de februaro 1975
  • 2-an de decembro 1990
  • 19-an de januaro 1992
  • 8-an de marto 1993
  • 10-an de januaro 2005
  • 12-an de decembro 2008
  • 30-an de januaro 2010
  • 19-an de marto 2011
  • 6-an de majo 2012
  • 10-an de aŭgusto 2014
  • 28-an de septembro 2015 (kun Luna eklipso)
  • 14-an de novembro 2016

Estonte:

  • 2-an de januaro 2018
  • 21-an de januaro 2023
  • 25-an de novembro 2034
  • 13-an de januaro 2036

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]