Perikardiito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La perikardiito estas nekontaĝa malsano okazigita pro ŝveliĝo de la perikardio, nome la tavolo kiu kovras la koron.[1]

Infekta deveno[redakti | redakti fonton]

La perikardiito estas kormalsano kiu kutime estas okazigita pro virusaj infektoj, ĉu gravaj ĉu malgravaj, ĝenerale produktitaj de eĥoviruso aŭ Coxsackie-viruso (laŭ studoj de mezo de la 20a jarcento). Infekto en la spirtuboj, por ekzemplo, pro normala kataro, povas esti la tialo de perikardiito. Ankaŭ la bakteriaj infektoj povas rezulti en bakteria perikardiito, kvankam tio maloftas. Simile, kelkaj tipoj de mikozaj infektoj kapablas okazigi kvankam rare perikardiiton; inter la plej oftaj en imunokompetenta malsanulo estas la histoplasmozo, dum ĉe pacentoj kun imunokompromito, la agentoj estas pli diversaj, inter kiuj Candida, Aspergillus kaj Coccidioides.

Aliaj devenoj[redakti | redakti fonton]

Aliflanke, la perikardiito povas esti asoci kun sistemaj malsnoj kiel kancero, uremio, leŭkemio, memimunaj malsanoj, tuberkulozo, reŭmatisma febro, hipotiroidismo kaj kor-operacioj. La korpatologioj kiuj povas okazigi perikardiitojn estas inter aliaj: korinfarkto kaj miokardiito. Ankaŭ la simptomaro de forta anksio kaj la atakoj de paniko povas okazigi mis- aŭ malordoj en la funkciado de la muskoloj kaj organoj de la koro kio povas siavice okazigi la aperon de la menciita malsano.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kliniko de Mayo. mayoclinic.org, eld. «Pericarditis». Konsultita la 5an de majo 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • LeWinter MM, Tischler MD. Pericardial diseases. In: Bonow RO, Mann DL, Zipes DP, Libby P, eds. Braunwald's Heart Disease: A Textbook of Cardiovascular Medicine. 9th ed. Philadelphia, Pa: Saunders Elsevier; 2011:chap 75.
  • Doctor NS, Shah AB, Coplan N, Kronzon I. Acute pericarditis. Prog Cardiovasc Dis. 2017. January 1; 59(59): 349–59.
  • Brook I. Pericarditis caused by anaerobic bacteria. Int J Antimicrob Agents 2009; 33:297–300
  • Imazio M, Gaita F, LeWinter M. Evaluation and Treatment of Pericarditis: A Systematic Review. Clinical Review & Education 2015; 314 (14):1498-1506.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]