Palavana paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Periparus amabilis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Palavana paruo
Palavana paruo
Palavana paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Periparus
Specio: P. amabilis
Periparus amabilis
(Blyth, 1877)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Palavana paruo (Periparus amabilis) estas specio de birdo de la familio de Paruedoj. Ĝi estas endemia de Palavano kaj la pli etaj insuloj de Kalauit kaj Balabac en Filipinoj.

La masklo de Palavana paruo havas nigrajn kapon, gorĝon kaj kolon, flavajn dorson, ventron kaj bruston, kaj nigrajn kun blankaj markoj flugilojn kaj voston. La ino montras iom da limigita seksa dimorfismo, havante olivecan dorson, sed pro ĉio alia estas simila al masklo.

Ene de ĝia teritorio ĝi troviĝas en malaltaj arbaraj habitatoj inklude duarangajn arbarojn, arbarbordojn kaj marĉojn krom submontaj arbaroj. Ili manĝas etajn insektojn, insektolarvojn, semojn kaj fruktojn. Ili ĝenerale vivas solece aŭ en paroj kaj kuniĝas al aroj de miksitaj specioj por manĝi.

Ĝi estas minacata de habitatoperdo, ĉefe pro ekproduktado de ligno en la insulo. Ĝi estas listita kiel preskaŭ minacata de la IUCN.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International 2004. Parus amabilis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 26an de julio 2007.
  • Gosler, A. & P. Clement (2007) "Family Paridae (Tits and Chickadees)" P.p. 662-709. in del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2