Perla konuro
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||
| Pyrrhura lepida | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Perla konuro (Pyrrhura lepida) estas specio de malgrandaj papagoj el genro Pyrrhura, konata ankaŭ kiel Perla papageto. Ĝi troviĝas kiel endemio en Brazilo.[1][2]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La taksonomia historio de la Perla konuro estas iom konfuza. Ĝi estis iam konata kiel Pyrrhura perlata, sed post revizio oni malkovris, ke la tipa specimeno, delong supozita apartenanta al tiu specio, fakte estis junulo de la tre proksime rilata Karmezinventra konuro. Sekve, P. perlata estis transigita al tiu specio, dum laŭ la principo de prioritato P. lepida, iĝis valida scienca nomo.[3][4]
Oni agnoskis tri subspeciojn de la Perla konuro, nome la nomiga P. l. lepida (Wagler, 1832), P. l. anerythra (Neumann, 1927), kaj P. l. coerulescens (Neumann, 1927).[1] En 2011, revizio trovis, ke lepida kaj coerulescens estas esence neapartigeblaj pro sia morfologio. Se tio estus genetike konfirmita, ĝi kutime rezultigus, ke coerulescens estus juna sinonimo de la pli malnova nomo lepida, sed post pli proksima inspektado, la tipa specimeno de ĉi-lasta estas hibrido. Tio malvalidigas la nomon lepida kaj lasas coerulescens kiel la validan nomon por la kombinitaj lepida kaj coerulescens kaj la specion kiel tuton. Subspecio anerythra povas krome pravigi altenigon al plena speciostatuso.[5]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La perla konuro estas 24 ĝis 25 cm longa kaj pezas 70 ĝis 80 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj de la nomiga subspecio havas malhelbrunan kronon kaj flavbrunajn orelkovrilojn; la cetero de ilia vizaĝo estas senbrile bluecverda kun blankeca nuda haŭto ĉirkaŭ la okulo. Iliaj supraj partoj estas verdaj kun blueta nuanco. Ilia supra brusto kaj la flankoj de ilia kolo estas brunaj kun flavecbruna skvameco; la brusto havas bluan nuancon. La cetero de iliaj malsupraj partoj estas verdaj kun blua nuanco. Iliaj flugiloj estas plejparte verdaj, kun nigraj kaj kobaltbluaj unuarnagaj flugilplumoj kaj ruĝaj subflugilaj kovriloj. La supra surfaco de ilia vosto estas ruĝecbruna kaj la malsupra surfaco estas nigrecbruna. Iliaj irisoj estas malhelbrunaj, ilia beko brunecnigra, kaj iliaj kruroj ardeznigraj. Nematuruloj similas al plenkreskuloj. Subspecio P. l. coerulescens havas pli palan kapon ol la nomiga, pli grizan gorĝon kaj supran bruston, kaj pli fortan bluan nuancon en la malsupra brusto. P. l. anerythra havas ruĝan nuancon anstataŭ bluan sur la brusto kaj ventro kaj neniun ruĝon sur la flugiloj.[3][6]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La perla papago troviĝas nur en nord-centra Brazilo. La nomiga subspecio troviĝas en nordorienta Pará kaj nordokcidenta Maranhão. P. l. coerulescens troviĝas en orienta Pará inter la riveroj Ŝinguo kaj Tocantins. P. l. anerythra troviĝas en centra kaj nordorienta Maranhão, kaj kelkaj estis registritaj en Mato Grosso. La specio loĝas en la interno kaj randoj de humidaj arbaroj de firma tero, sekundaraj arbaroj, kaj foje en maldensejoj proksime de la arbaro.[3][6]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Movoj
[redakti | redakti fonton]La movojn de la Perla konuro, se vere ili ekzistas, oni ne determinis.[3]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Oni scias, ke la Perla konuro manĝas fruktoj, sed mankas pliaj detaloj pri ilia dieto.[3]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Oni konas nenion pri la reprodukta biologio de la Perla konuro.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Parrots, cockatoos (Januaro 2023). Alirita 18a de Februaro 2023 .
- ↑ BirdLife International. (2022). "Pyrrhura lepida". IUCN Red List of Threatened Species. 2022: e.T22685797A210234914. doi:10.2305/IUCN.UK.2022-1.RLTS.T22685797A210234914.en.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Collar, N., G. M. Kirwan, P. F. D. Boesman, kaj C. J. Sharpe (2020). Pearly Parakeet (Pyrrhura lepida), versio 1.0. en Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [1] Alirita la 5an de Marto, 2023
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 30a de Januaro 2023. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [2] Alirita la 30an de Januaro, 2023
- ↑ . Taxonomia do complex Pyrrhura lepida (Aves: Psittacidae) (pt, en). Biblioteca Digital (2011). Alirita 6a de Marto, 2023 .
- ↑ 6,0 6,1 van Perlo, Ber. (2009) A Field Guide to the Birds of Brazil. New York: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-530155-7.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



