Perlo (globeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri globeto formiĝinta en kelkaj moluskoj. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Perlo.
Forigado de perloj el ostroj

Perlo estas brilblanka globeto formiĝinta en kelkaj specoj de konkuloj (konkoportaj moluskoj).

Kiam fremdaĵo (ekzemple sablero) envenas aperturon de konko, tio kaŭzas la konkulon ekkovradi ĝin per perlaĵo, por malpliigi la iritiĝon. Post multaj jaroj, la grajno estas tiel dike kovrita, ke ĝi bele briletas. Perlo ekestis.

Krom naturaj perloj disponeblas ankaŭ kultivitaj perloj. Tiucele oni intence enmetas fremdaĵon en la konkulon kaj atendas la kovradon per perlaĵo.

Perloj troviĝas kun multaj diversaj farboj, plej ofte oni uzas blankajn aŭ eventuale helgrizajn.

Pro la perceptado de perlo kiel tre bela, malofta objekteto, oni ankaŭ povas nomi elstare belan artoverk(et)on perlo.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri perlo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn.  

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-15.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]