Perlo (globeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forigado de perloj el ostroj

Perlo estas brilblanka globeto formiĝinta en kelkaj specoj de konkuloj aŭ per industriaj rimedoj.

Kiam fremdaĵo (sablero k.s.) envenas aperturon de konko, tio kaŭzas la konkulon ekkovradi ĝin per perlaĵo, por malpliigi la iritiĝon. Post multaj jaroj, la grajno estas tiel dike kovrita, ke ĝi bele briletas. Perlo ekestis.

Krom la naturaj perloj oni produktas ankaŭ artefaritajn. Tiucele oni intence enmetas fremdaĵon en la konkulon kaj atendas la kovradon per perlaĵo.

Perloj troviĝas kun multaj diversaj farboj, plej ofte oni uzas blankajn aŭ eventuale helgrizajn.

Pro la perceptado de perlo kiel tre bela, malofta objekteto, oni ankaŭ povas nomi elstare belan artoverk(et)on perlo.

Proverbo

Ekzistas proverbo pri perlo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn.  

Referencoj

  1. Lernu

Vidu ankaŭ