Perma Esperanto-klubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konciza historio de loka e-movado[redakti | redakti fonton]

1921-1930 jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1921 en Permo estis organizitaj kursoj de internacia lingvo esperanto por "laboristoj de popola telefontrafiko de urbo Perm". 11 junio de 1926 jaro en "Ruĝa anguleto" de Unio RABIS (Lenin strato, 25) okazis organizanta kunveno de geesperantistoj de Perm kun tagordo:

  • - prelego pri internacia lingvo esperanto.
  • - Pri fondigo de regiona branĉo de Unio de geesperantistoj de Sovetunio.
  • - Konfirmo de la Statuto
  • - Elektoj de prezidio kaj Revizia Komisiono
  • - Malfermo de kursoj de esperanto.

13 septembro 1926 Perma regiona branĉo de Unio de geesperantistoj de Sovetunio estis registrita en Perma administrejo. Bedaŭrinde neniuj dokumentoj de Perma regiona branĉo de Unio de geesperantistoj de Sovetunio estas trovitaj, kaj ion aldoni pri ĝia laboro ne eblas. Same mankas informo pri kursoj de esperanto.

En la sama tempo je gazeto «Звезда» (esperante "Stelo") estis organizita Buroo por internaciaj rilatoj, per kiu estis senndataj leteroj eksterlanden, personaj kaj adresitaj al gazetoj. En la leteroj estis klarigataj vivkondiĉoj, laborkondiĉoj kaj vivaranĝo en Sovetunio. Ricevitaj eksterlandaj leteroj estis publikigitaj en loka gazetaro aŭ estis redonitaj al gesamideanoj.

Tuta interskribado daŭris per esperanto, kaj tradukoj el rusa lingvo en esperanto, kaj reen estis faritaj fare de membroj de Buroo. Tiel en "Stelo" estis publikigitaj leteroj el Francio, Usono, Germanio, Britio, Ĉeĥoslovakio. Senditaj eksterlanden leteroj estis publikigitaj en brita, germana, nederlanda gazetaro.

Je la 1-a novembro 1930 en "Stelo" estis publikigita, ke en 1926 jaro estis senditaj eksterlanden 60 kaj ricevita reen 30 leteroj. En 1927 konforme estis 90 kaj 68, en 1928 — 185 kaj 124, en 1929 — 616 kaj 320, en 1930 (ĝis la 1-a novembro) — 803 kaj 506. Nur dum 1929 estis publikigitaj en eksterlanda gazetaro 105 korespondaĵoj.

Al sama periodo rilatas informo pri organizo en Permo rondetoj por lerno de esperanto en klubo de fervojistoj de nomo de Tolmaĉov, laborista klubo de nomo de Sverdlov, pentroarta profesia lernejo, loka lignoproduktista trusto, unu el distriktaj ekzekutivaj komitatoj, Ruĝa anguleto de Unio Rabis.

Poste 1930 nenia informaro pri esperanto-movado en Perma provinco estas trovita.

1964-1997 jaroj[redakti | redakti fonton]

Post ĉirkaŭ tri jardekoj en 1964 unu perma esperantisto partoprenis en ВЕТ-6, kaj en 1965 partoprenis en esperantista renkonto en Ĉimgan (Uzbekio). Ekde tiu momento oni rajtas konsideri tempon de la nova (tria) periodo de esperanto-movado en Perma provinco. Kvanto de geesperantistoj en Permo dum ĉi-periodo estis malgranda, ne pli ol dek personoj. Datumoj pri geesperantistoj en aliaj loĝlokoj de Perma provinco mankas, kaj ili apenaŭ estis.

Unua indiko pri esperanto en postmilitaj amaskomunikiloj okazis la 27-an septembro 1969, kiam en gazeto «Вечерняя Пермь» estis publikigita infomaĵo «Моё предприятие» ("Mia entrepreno"), kun komento, ke ĝi estas traduko el esperanto, prenita el ĵurnalo «Bulgara esperantisto» (1969/3-4).

  • 15 oktobro 1969, en la sama gazeto aperis artikolo «Под звездой эсперанто» (esperante "Sub la stelo de esperanto"). Poste la gazeto «Вечерняя Пермь» fojfoje publikigis artikolojn pri esperanto kaj geesperantistoj, anoncojn pri kunvenoj de la PEK. Pli malofte estis publikaĵoj pri esperanto en gazetoj «Молодая гвардия», «Звезда», «Пермский университет».
  • En 1970 permaj geesperantistoj partoprenis en 12-a ВЕТ, kaj poste ili partoprenis en 13-a, 23-a kaj 24-a ВЕТ.
  • En aŭgusto de 1970 loka televido aranĝis triminutan rakonton de unu el urbaj esperantistoj. Ankoraŭa televidelsendo, ve, lasta, okazis en la 1980-aj jaroj kun partopreno de kvar membroj de Perma esperantista klubo.


Ekde la tempo en Permo kursoj de esperanto aranĝis ĉiujare, kaj en kelkaj jaroj la kursoj estis aranĝitaj eĉ dufoje. Anoncoj pri la kuroj estis presitaj tipografie aŭ estis tajpitaj per skribmaŝino.

En 1977 klubo «Эсперанто» funkciis en Lenin Kuturpalaco (ruse ДК им. Ленина), pli oportune lokita en la urbo. Tamen en 1982-1983 la klubo translokiĝis en Sverdlov Kulturpalaco (ruse ДКиТ им. Свердлова), sed post du jaroj denove translokiĝis al Kulturpalaco de fervojistoj, kie funkciis ĝis sia fino.

Krome kursoj la klubo organizis ankaŭ aliajn aranĝojn:

  • 7-9 majo 1977 klubo aranĝis renkonton de geesperantistoj de Volga regiono kaj Uralo REVU-15 kun pli ol 50 partoprenantoj. Por ili estis presita per rotatoro programo de la renkonto kaj kantara libreto.
  • 3-5 julio 1981 en turista bazo «Уральская» okazis kunveno de geesperantistoj de Uralo.
  • 1-3 julio 1983 en turista bazo «Быковка» okazis 6-a kunveno de geesperantistoj de Uralo.

En la sama jaro estis eldonita unua kaj sola numero de tajpita gazeto Perma Esperantisto je amplekso de 6 tajpitaj folietoj.

  • En aprilo 1985 en Perma ŝtata universitato okazis 3-a Urala konferenco pri planlingva lingvistiko
  • En aprilo 1986 en Perma ŝtata universitato okazis 4-a Urala konferenco pri planlingva lingvistiko
  • En aprilo 1987 en Perma ŝtata universitato okazis 5-a Urala konferenco pri planlingva lingvistiko
  • En aprilo 1988 en Perma ŝtata universitato okazis 6-a Urala konferenco pri planlingva lingvistiko
  • En aprilo 1990 en Perma ŝtata universitato okazis 7-a Urala konferenco pri planlingva lingvistiko
  • 18-19 marto 1989 en Perm okazis renkonto de geesperantistoj de Uralo (UER-13)
  • 11-20 aŭgusto de 1989 — 6-a tagdeko de Esperanto.
  • 6-7 aprilo 1991 okazis literatura renkonto ("Literatura semajnfino"). Gastoj de PEK estis geesperantistoj el Hungario kaj Pollando.

Fine de 1980-aj, komence de 1990-aj jaroj PEK funkciis surbaze de Kulturpalaco de fervojistoj, kunvenoj de la klubo okazis 1-2 foje en monato, dimanĉe. Kutime dum renkonto estis babilado de membroj, teo-trinkado, informado pri novaĵoj en esperanta mondo, rare - legado de alilandaj eldonaĵoj en esperanto, praktiko de parolado en esperanto.

Krome de renkontoj estis organizitaj lingvaj kursoj, por ekzemple en biblioteko de nomo de Gorjkij kaj aliaj lokoj de la urbo. Interkluba komunikado kaj eksteraj rilatoj estis orientitaj unuavice al najbara Jekaterinburg, kie samtempe estis eldonata ĵurnalo "Ruslanda esperantisto", estis organizitaj regionaj kaj internaciaj renkontoj de esperantistoj, ekz. tradicia Zamenhofa Tago je la 14-a decembro aŭ internacia kunveno Eŭropo-Azio.

Disfalo kaj divido de la PEK komenciĝis meze de 1990-aj jaroj, kiam el PEK apartiĝis grupo, kiu provis registriĝi sub nomo "Perma esperanto klubo "Espero", sed fiaskis pro kelkaj kaŭzoj. Ĝi tamen ekzistis en Biblioteko de spirita renaskiĝo, (Elkina strato, 45), kaj daŭrigis historion de permaj esperanto-societoj ankoraŭ por kelkaj jaroj. Fakte, lastaj renkontoj de la grupo okazis en 1996-1997.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]