Pernštejn (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pernštejn

Suma vido al la burgo

Suma vido al la burgo
burgo
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 49° 27′ 3″ N, 16° 19′ 8″ O (mapo)49.45083333333316.318888888889Koordinatoj: 49° 27′ 3″ N, 16° 19′ 8″ O (mapo)
Pernštejn (Ĉeĥio)
Pernštejn (Ĉeĥio)
DEC
Pernštejn
Pernštejn
Situo de Pernštejn
Map
Konstruita 13-a jarcento
Konstrustilo Gotiko, renesanco
Devena posedanto Pernŝtejnidoj
Retadreso Oficiala retpaĝaro
vdr
Kuniga ponteto de la burgo - ĝi estas parto de ĝia identeco

Burgo Pernštejn situas en Ĉeĥio en Sudmoravia regiono, distrikto Brno-provinco, apud domaro Pernštejn, parto de kampurbo Nedvědice, kiu kreis ties subburgejon.

Temas pri unu el la plej konataj, plej vizitataj kaj plej bone konservitaj gotikaj burgoj en la lando, ofte uzata ankaŭ dum filmado de fabeloj kaj historiaj filmoj (inkluzive eksterlandajn - ĝi estis ekzemple sidejo de princo Romualdo en populara itala fabela filmserio pri Princino Fantaghirò).

Pro sia valoro ĝi estas proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

aspekto de la burgo en la 30-aj jaroj de la 19-a jarcento

La unua historia mencio pri la burgo kiel sidejo de elstara moravia nobela familio Pernštejnidoj devenas el la fino de la 13-a jarcento. Monumenta konstruaĵo, ĝis la 16-a jarcento kelkfoje rekonstruita kaj ampleksigita tamen dum transformo al reprezenta kaj komforta sidejo ne perdis sian defendokapablon. Post 1596 tie ŝanĝiĝis kelkaj posedantoj, la lasta - familio Mitrovský - loĝis en ĝi ĝis 1945. Dank al tio, ke ili ne havis sufiĉan monon por novgotika rekonstrua, oni povas ĝis nun admiri unike konservitan gotikan-renesancan aspekton de la burgo. Nuntempe ĝi estas havaĵo de la ĉeĥa stato kaj estas publike alirebla. 5.4.2005 la burgon trafis incendio, kiu parte damaĝis precipe deponejon de ekspoziciaj objektoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Unika arkitektura konsisto de la burga arealo kaj historiaj internoj ekipitaj per origina meblaro

  • 1-a itinero – historio de la burgo kaj ĝia konstrua evoluo
  • 2-a itinero – 19-a jarcento en la burgo, familio Mitrowský, belvida turo, plene ekipitaj internoj
  • 3-a itinero – kompletigo de konstruhistoria evoluo, kelaro, subtegmentejo
  • 4-a itinero – kapelo, sakristio, horloĝturo

Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • La burgo publike alireblas ekde aprilo ĝis oktobro.
  • Ttrarigardoj okazas kun ĉiĉerono.
  • En la burgo okazas historiaj festoj (la ĉefa komence de julio) kaj kulturaj programoj.
  • Aktualajn informojn vidu en la retpaĝaro.