Vespobuteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pernis apivorus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vespobuteo
Vespobuteo
Vespobuteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Pernis
Specio: P. apivorus
Pernis apivorus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Vespobuteo (Pernis apivorus) estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel milvoj, agloj kaj cirkuoj.

    Spite ties nomon, tiu specio ne rilatas al la veraj buteoj de la genro Buteo, kaj estas pli proksima al milvoj de la genroj Leptodon kaj Chondrohierax.

    Temas pri somera migranta birdo en Eŭropo kaj okcidenta Azio, kiu vintrumas en tropika Afriko, kie ties predoj aktivas.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Vespobuteo
    Subaj partoj dumfluge
    Subaj partoj dumfluge: estas distingiloj krom la vostobendoj la malhelaj makuloj en antaŭaj flugilbordoj
    Ilustraĵo

    La longa Vespobuteo (52–60 cm) estas pli longa kaj grandenvergura (135–150 cm) ol la Buteo Buteo buteo. Ŝajne ĝi havas tre longan kolon kaj pli malgrandan kapon kaj larĝajn flugilojn. Ĝia vosto estas pli longa kaj havas pli da strioj ol tiu de la vera buteo Buteo, ofte kun du mallarĝaj malhelaj strioj kaj larĝa malhela antaŭfina strio.

    Dumfluge videblas tre etenda punkteco en subflugiloj ĉefe en grizecaj triarangaj, dum unuarangaj kaj duarangaj estas pli blankaj sed kun kelkaj nigrecaj punktetoj. La kapo videblas blanka (gorĝareo). Estas flavaj kruroj, irisoj kaj vaksaĵoj.

    Ĉiukaze la plumaro estas varia depende de la individuoj, ĉar estas kaj helaj kaj malhelaj morfoj. La supraj partoj estas malhelbrunaj, la kapo grizeca, la subaj partoj kun malhelbrunaj markoj, foje tute malhelbrunaj.

    Junulo montranta brunajn irisojn anstataŭ flavajn

    Ambaŭ seksoj estas diferenceblaj laŭ plumaro, kio estas tute malofta ĉe grandaj rabobirdoj. La virbirdo havas blugrizan kapon, dum tiu de la ino estas bruna. La ino estas iomete pli granda kaj malhela ol la virbirdo. Junuloj havas brunajn irisojn.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    Plenkreskulo trovita vundita en suda Francio

    La voĉo estas klara piii-la. Melodiaj fajfoj. "Ki ki ki ki" kaze de ĝenado.[1][2]

    La Vespobuteo videblas en diversaj medioj, sed ili preferas arbaroj kaj ekzotajn planktarojn.

    Tiu palearktisa specio estas ofte videbla ŝvebante en varmaj aerfluoj. Tiam la flugiloj estas rektaj kaj ties strioj videblas horizontale kaj ofte milde subenmontrante perpinte. La kapo rigardas suben kaj tiel videblas kvazaŭ angula mentono, kiel tiu de akcipitro, kvankam ili ne estas konfuzeblaj. Kiam la Vespobuteo flugas en arbara medio, ĝi faras tin tre malalte kaj ofte ripozas en gvatejo, havante la korpon relative horizontala per ekvilibrigo de vosto.

    De la gvatejo ofte traserĉas manĝolokojn per streĉigo de ties kapo por havi pli bonan vidpunkton. Tio ŝajnas kvazaŭ kutimo de papago. Poste ili saltas el branĉo al branĉo aŭ gvatejo per frapado de flugilo nur unufoje; tiel oni aŭdas nur unu flugilklapon.

    Migrado[redakti | redakti fonton]

    Ĝi estas migranta birdo. La manxgokutimoj estas la kaŭzo: ĉar tiu specio iras kien estas ties predoj. Ĝi loĝas en Eŭropo somere kaj en Afrikovintre, sude de Saharo. La eliro al Afriko fariĝas ĝenerale ĉirkaŭ la monato de septembro (meze ili videblas ĉe Ĝibraltaro), kaj la reveno al Eŭropo en aprilo aŭ majo.

    Kiam ĝi migras, la Vespobuteo sekvas la marbordon se ĝi estas proksima. Ĝi kontrolas la stelojn por flugodirekti (kiel multaj aliaj birdoj) kaj povas lokigi la teran magnetan kampon por plibonigi ĝian direkton. Ili devas alfronti teruran problemaron por atingi Afrikon, kiaj ĉasado ĉefe ĉirkaŭ la Mediteranea Maro, la vetero kaj la trapaso de dezerto Saharo. Tiu specio havas bonkvalitan vidmemoron por rimarkindaj geografiaj elementoj survoje (kiaj montaroj, riveroj, ktp.). Tiu specio sekvas precizajn migrovojojn kiuj evitas grandajn areojn de akvo super kiuj ili ne povas ŝvebi. Laŭ tiu grandaj nombroj de Vespobuteoj videblas trapasante la maron Mediteraneon tra ties plej mallarĝaj markoloj, kiaj la Ĝibraltara Markolo, la Bosforo, aŭ ĉe Israelo. Ĉiukaze ili povas flugi pli ol aliaj pli ŝvebantaj rabobirdoj kaj povas piediri per siaj povaj kruroj, dum aliaj rabobirdoj nur saltetas.

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Nesto de Vespobiteo enhavanta birdidojn de 28 kaj 30 tagoj
    Ovo de Pernis apivorus

    La Vespobuteo reproduktiĝas en arbaroj kie estas preskaŭ nevideblaj escepte en printempo, kiam la pariĝaj ceremonioj inkludas eĉ flugilklapojn. Reproduktantaj virbirdoj estas tre teritoriaj. La nestoloko ripetiĝas de jaro al jaro kaj situantas ene de teritorio kies grando (el 10 al 40 km²) estas markata per la manĝodisponeblo ĉirkaŭ la nestoloko. La bordoj de tiu teritorio povas koincidi kun tiuj de paro de najbaraj Vespobuteoj, sed la ĉirkaŭoj estos akre defendataj kontraŭ rabobirdoj [3]. Ili konstruas kutime novan neston, sed povas reuzi abandonitan neston de korvedo aŭ buteo, kion kovras per verdaj branĉeroj. la nesto situantas kutime en arbo, sur flanka branĉo el 10 al 20 m supergrunde; ĝi estas konstruata el malgrandaj branĉeroj kaj herberoj kaj kelkaj folioj. La konstruadon fareas ĉefe la ino, kiu pienumas la taskon en 10 al 15 tagoj.

    La reprodukta sezono okazas el aprilo kaj ĉefe en junio kaj julio kiam abundas larvoj de himenopteroj. La plej parto de ovodemetado okazas en la dua duono de junio, kaj tuj post la reproduktado, komencas la migrado. La Vespobuteo faras ununuran ovodemetadon jare; se la unua ovaro estas detruita, povas okazi anstataŭan ovodemetadon, sed tio raras. La ino demetas 1 al 3 (ĝenerale 2) blankajn ovojn tre makulecaj brunruĝe, kies averaĝa grando estas de 52 x 41 mm kaj averaĝa pezo de 49 g [4]. La ovodemetado okazas ĉiun 3an al 5a tagon; la kovado komencas post la unua ovodemeto, kaj fariĝas laŭvice dum 30 al 35 tagoj, sed ĉefe faras tion la ino kaj ĉefe nokte.

    Eloviĝo okazas iom post iom, sed ne okazas kvereloj kiel ĉe aliaj rabobirdoj pro manĝo. La unuajn 7 al 10 tagoj ĉefe la ino zorgas pri tio, dum la masklo alportas insektonestojn, el kiuj ŝi elprenas la larvojn por la idoj. Post la 18a tago tion jam faras la junuloj, dum la vertebrulaj predoj venas jam disŝiritaj al nesto. La masklo same idozorgas, kaj eĉ oni konstatis, ke se la ino mortiĝas, la masklo sola povas kreski la idojn. Elnestiĝo okazas post 35 al 45 tagoj, sed ili ankoraŭ restas proksime zorgate de la gepatroj dum la tuta dua monato. Ili malproksimiĝos pli kaj pli kaj sendependiĝos nur post 75 al 100 tagoj.

    Tiu birdospecio atingas la seksan maturecon post 3 jaroj. La plej longviva Vespobuteo konstatita estis trovata en Germanio mortinta pro natura morto kaj aĝis 29 jarojn[5][6][7].

    Manĝado[redakti | redakti fonton]

    Plenkreskulo montranta plumojn protektajn de la bekobazo kaj okuloj

    Estas speciala manĝanto, ĉar ĝi manĝas ĉefe larvojn kaj nestojn de vespoj, sed ankaŭ mielon, vakson kaj abelojn (entute 90% de ties dieto), kvankam ĝi povas preni aliajn etajn predojn kiaj musojranoj. Ĝi estas la ununura konata predanto de la Mandarena vespo. Oni supozas, ke la Vespobuteo havas kemian dispelilon en siaj plumoj kiu protektas ilin el vespa atako; ankaŭ protektas ilin densa plumaro kaj fortaj skvamoj de kruroj. La birdoj sekvas la plenkreskulojn por trovi la nestojn. Subterajn nestojn estas rabataj danke al protekto de plumoj ĉirkaŭ la bekobazo kaj de skvamoj ĉe la kruroj; same helpas la mallarĝecon de la naztruoj por ke eniru nek tero nek insektoj tien. La specifa nomo apivorus signifas en la latina abelmanĝulo, tamen abeloj estas multe malpli gravaj ol vespoj en ties dieto.

    Printempe kiam la vesponestoj ne ankoraŭ disvolviĝis aŭ la ĉefaj predoj raras, la Vespobuteo povas konsumi akridojn, koleopterojn, raŭpojn kaj aliaj insektojn, ses ankaŭ araneojn, tervermojn, kaj malgrandajn vertebrulojn (ranoj, skvamulojn, mamulojn, birdidojn), same kiel ovojn aŭ berojn. Tiu nutraĵo estas ĝenerale prenata perpiede surgrunde, ĉar tiu speci povas facile piediri danke al iom kurbaj kruroj, malkutime ĉe la familio de Akcipitredoj[8][9].

    Mimetismo[redakti | redakti fonton]

    Oni sugestis, ke la simileco inter la plumaro de junaj Vespobuteoj kaj tiu de junaj Buteoj protektas vespobuteojn almenaŭ parte kontraŭ predado de Akcipitroj. Kvankam tiu terura murdisto povas mortigi ekzemplerojn de ambaŭ specioj, ŝajne ne tiom atakas la pli protektitajn speciojn de la genro Buteo, kiuj estas armitaj de fortegaj bekoj kaj spronoj.

    Similan kamuflimiton montras la aziaj specioj Pernis, kiuj similaspektas kun la specioj Spizaetus.

    Sistematiko[redakti | redakti fonton]

    Etimologio kaj nomenklaturo[redakti | redakti fonton]

    Tiu specio estis priskribita de Linneo en 1758 laŭ la nomo de Pernis apivorus[10].

    Laŭ Cabard kaj Chauvet, la termino Pernis estus modifo de la greka vorto pternis (rabobirdo), sed tiuj fakuloj memorigas ke pernis signifas rapida, vigla en latina. La termino apivorus venas el du latinaj vortoj, apis abelo kaj voro, vori, kvankam tiu rabobirdo konsumas ĉefe larvojn de vespoj kaj ne tiom de abeloj. La iama scienca nomo estis Buteo apivorus.

    Statuso kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

    Statuso en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

    Tiu specio estas disvastigata en Rusio kaj en Eŭropo, kie estas pli de 75 % de ties totala areo de nestumado. Oni trovas la specion ĉie en Eŭropo, escepte norde de Skandinavio, en Irlando kaj en Islando. La reprodukta populacio eŭropa, ĝenerale stabila en la jardekoj 1970-1990, estis ĉirkaŭkalkulata je pli de 110,000 paroj en 1994, el kiuj el 10,000 al 15,000 paroj en Francio[11].

    En Eŭropo, kvankam la populacioj de Finnlando kaj de Svedio malpliiĝis en la jardekoj 1990–2000, la populacioj de Rusio, Belorusio kaj Francio stabiliĝis. Sekve BirdLife International konsideris tiun specion sekurigita[12]. Pli detale la specio estis deklarita vundebla en Italio, en Suisio kaj Portugalio, kontrolota en Svedio kaj Norvegio[13]. La IUCN klasis tiun specion en la kategorio LC (Malplej Zorgiga) pro ties ampleksaj teritorioj (ĉ. 10 milionoj de km²) kaj ties monda populacio (ĉ. el 100,000 al 1 miliono da individuoj)[14].

    En Eŭropo, for de la reprodukta sezono, la specio loĝas ĝenerale en arbaraj zonoj, prefere en maturaj arbaroj kun klarejoj kaj klarigita subkreskaĵaro. Oni povas vidi la specion ankaŭ en kamparo. La Vespobuteo suferas la premon de la ĉasado, ĉefe dum migrado. Aliaj minacoj estas la degradado de habitato kaj malpliigo de ties predoj, sekve de la uzado de pesticidoj kaj de klimatŝanĝo[15].

    Statuso en Britio[redakti | redakti fonton]

    La Vespobuteo estas nekomuna reproduktanto kaj malabunda, sed pliiĝanta, migranto en Brition. Ties bone konata somera populacio estas en New Forest, Hampshire, sed ĝi troviĝas ankaŭ en Tyne Valley (Northumberland), en Wareham Forest (Dorset), en Swanton Novers Great Wood (Norfolk), en valoj Neath (Suda Kimrio), en la areo de Parko Clumber (Nottinghamshire), ĉe Wykeham Forest (North Yorkshire), Haldon Forest Park (Devon) kaj ĉe nombraj aliaj lokoj en Anglio, Kimrio kaj Skotlando.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. http://www.oiseaux.net/oiseaux/bondree.apivore.html Bondrée apivore, Didier Collin, 2002 oiseau.net, konsultata la 21an de marto 2009
    2. http://www.rspb.org.uk/wildlife/birdguide/name/h/honeybuzzard/index.asp Honey buzzard, general, The Royal Society for the Protection of Birds (RSPB, 2008, konsultata la 27an de marto 2009
    3. http://www.rspb.org.uk/wildlife/birdguide/name/h/honeybuzzard/nesting.asp Honey buzzard, Breeding The Royal Society for the Protection of Birds (RSPB), 2008 rspb.org.uk, konsultata la 22an de marto 2009
    4. http://blx1.bto.org/birdfacts/results/bob2310.htm Honey Buzzard Pernis apivorus [Linnaeus, 1758], Robinson R.A, 2005, BTOweb, British Trust for Ornithology, British Trust for Ornithology, Thetford (Norfolk), Britio, enretigita la 29an de Sept 2008, konsultita la 20an de februaro 2009
    5. Pernis apivorus sur le site AnAge, genomics.senescence.info http://www.euring.org/data_and_codes/longevity-voous.htm Record de longévité de la Bondrée apivore (Honey Buzzard) sur le site Euring
    6. del Hoyo J., Elliot A. et Sargatal J. 1992 Handbook of Birds of the World Vol. 1, Lynx Edicions, Barcelono
    7. Newton I et Olsen P. 1990 Birds of Prey Facts on File Inc, New York
    8. Hume R., Lesaffre G. et Duquet M. (2004) Oiseaux de France et d'Europe, Larousse, ISBN 2-03-560311-0
    9. url=http://www.rspb.org.uk/wildlife/birdguide/name/h/honeybuzzard/feeding.asp Honey Buzzard, Feeding, The Royal Society for the Protection of Birds (RSPB), 2008, www.rspb.org.uk, konsultata la 22an marto 2009
    10. Linnaeus, C. (1758). Systema Naturae per regna tria naturæ, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, Tomus I. Editio decima, reformata. Holmiæ: impensis direct. Laurentii Sal VII. I–II, 1–824 pp : page 91
    11. BLI
    12. Pdf pri Pernis apivorus, ĉe la retejo de BirdLife International. Arkivita el la originalo je 2010-07-14. Alirita 2011-11-08.
    13. http://eunis.eea.europa.eu/species-factsheet.jsp?tab=7&idSpecies=1195&idSpeciesLink=1195 Pernis apivorus, EUNIS (EUropean Nature Information System), Agence Européenne pour l'Environnement, konsultita la 20an de februaro 2009
    14. http://www.iucnredlist.org/details/144311[rompita ligilo] Pernis apivorus, BirdLife International, 2008, iucnredlist.org, IUCN Red List of Threatened Species, konsultita la 19a de marto 2009
    15. http://ec.europa.eu/environment/nature/conservation/wildbirds/threatened/p/pernis_apivorus_en.htm Honey Buzzard Pernis apivorus, European Commission, konsultita la 2an de novembro 2008

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    • BirdLife International (2004). Pernis apivorus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
    • British Birds, vol. 99, Marto 2006
    • Gensbøl, Benny (1989). Collins guide to the Birds of Prey of Britain and Europe North Africa and the Middle East, William Collins Sons and Co Ltd. ISBN 0-00-219176-8
    • Fernando Jubete Tazo. 2001. "Guía de las aves de la Montaña Palentina" ISBN 84-95018-29-2
    • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.