Perola Kastelo
| Perola kastelo | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| Mezepoka kastelo en Friburgo (Svisio) | |||
| arkitektura strukturo • kastelo | |||
| Geografiaj informoj | |||
| Lando | |||
| Geografia situo | 46° 47′ 52″ N, 7° 8′ 45″ O (mapo)46.7978047.145889Koordinatoj: 46° 47′ 52″ N, 7° 8′ 45″ O (mapo) | ||
| |||
| |||
| Loko | Friburgo, Svislando | ||
| Konstruita | antaŭ 1259 | ||
| Rekonstruita | 1860 | ||
| Konserva stato | enloĝebla | ||
| Celo | loĝloko | ||
| Devena posedanto | familio Massu | ||
| Hodiaŭa loknomo | Avenue du Midi | ||
| Rimarko | ne viziteblas | ||
La Perola Kastelo (france: Château de Pérolles, germane: Schloss Pigritz) estas origine mezepoka kastelo, situanta en Svislando en la urbo Friburgo, precize en la eponima kvartalo Perolo. Ĝi estis unue menciita en la jaro 1259[1]. Hodiaŭ, la plej granda parto de la kastelo tamen estas pli moderna, sed restas en la parketo antaŭ ĝi tre bela gotika kapelo, dediĉita al Sankta Bartolomeo. Nuntempe ĝi situas en privata tereno, ne tre fore de la bazlernejo Vignettaz, atingebla laŭlonge de la Avenue du Midi (esperante: Avenuo de la Sudo).
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej frua trovebla mencio pri la kastelo estas de la jaro 1259, kiam ĝi apartenis al la familio Mossu. Tio poste daŭris du jarcentoj, ĝis la lasta posteulino de tiu familio, Elisabeth Mossu[2], edziniĝinte al Christophe de Diesbach, transdonis ĝin kiel doto al la ĵus burĝiĝinta familio de Diesbach. Christophe de Diesbach jam tuj post la edziĝo komencis renovigi la kastelon, enterigante 36 arbojn kaj mendadante rekonstruon de la kastela kapelo al Hans Felder la Juna[1], zurika arĥitekto, kiu de 1506 estis la ĉefa arĥitekto de Friburgo kaj interalie pligrandigis la ĥorejon de la Kapitula Preĝejo (Katedralo de 1924).
Hans Felder verkis tre elegantan kapelon en la flamgotika stilo, kies vitraloj faris la tiutempe famkonata berna vitralisto Lukas Schwarz[1]. Tamen ili ne estis tute konservitaj kaj kelkaj nunaj fenestroj de la kapelo probable devenas de la kastelo. En 1516, de Diesbach vendis sian enurban domon por komplete transloĝiĝi en sia kastelo, kie li mortis en 1522. Malmulte da tempo post lia loĝado tie, la kastelo devis esti forvendita al lia kuzo, Guillaume von Arsent[2] de lia filino, por pagi la ŝuldojn, kiujn li havis. Tiu von Arsent renovigigis la enajn ĉambrojn ĉirkaŭ 1528[2].
Ĝis 1834, la konstruaĵoj ne multe ŝanĝiĝis. Sed en tiu jaro estis malfarita la ĉirkaŭmuro de la kastelo kaj detruita la bieno aparteninta al ĝi. Dum la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj, la domego estis multe ŝanĝita kaj rekonstruita, notinde sub la gvido de la berna arĥitekto Henry Berthold von Fischer[1].
Nuntempe la tuta kastelareo situas meze de tre natura parko, flanke de la Avenue du Midi.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Nuntempa aspekto de la kastelo
-
Aspekto el la Avenue du Midi
-
Flamgotika kapelo de Sankta Bartolomeo
-
Eniro de la kapelo
-
Kapela muro (detalo)




