Perosillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perosillo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40354
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 4° 9′ U (mapo)41.392777777778-4.1416666666667Koordinatoj: 41° 24′ N, 4° 9′ U (mapo) [+]
Alto 831 m [+]
Areo 10,12 km² (1 012 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Perosillo (Provinco Segovio)
Perosillo (Provinco Segovio)
DEC
Perosillo
Perosillo
Situo de Perosillo
Perosillo (Hispanio)
Perosillo (Hispanio)
DEC
Perosillo
Perosillo
Situo de Perosillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Perosillo [+]
vdr

Perosillo [peroSIljo] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Perosillo estas etimologie komprenebla kiel Petreto (vidu suben en Toponimio).

Perosillo en la provinco Segovio.
Perosillo.
Preĝejo de Perosillo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Konsiderante etimologion de nomoj de najbaraj loĝlokoj, plej probable la loknomo Perosillo estas derivita el persona nomo, de Pero (Pedro) kaj diminutico -(s)illo (eta), signife Petro la Malgranda aŭ Petreto, kiel multaj aliaj de la regiono fonditaj en la sama epoko. La nomo evoluis el Pedrosello (1184), Pedrosiello (1274) ĝis Pedrosillo kaj Perosillo. La plej proksima simila kazo estas tiu de Campaspero (Kampoj de Pero) kun kiu Perosillo kunhavas la radikon Pero. Tiu radiko probable aludas al Pedro Ansúrez, kastilia nobelo kiu reloĝigis la zonon laŭ ordono de Alfonso la 6-a en la 11-a jarcento.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,12 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 15 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 20 el 1991. Ĝi estas la malplej loĝata loĝloko en la provinco.

Ĝi distas 58 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Olombrada, Frumales, Cozuelos de Fuentidueña, Hontalbilla kaj Adrados. Ĝi estas sur valo ĉirkaŭata de montetoj ĉe la rojo Cerquilla kiu trapasas la teritorion, nome alfluanto de Cega.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado kaj Perosillo estis centro de sesopa loĝlokaro; de tiam datas la preĝejo kun grava gvatoturo. En Buengrado je 2 km (nune senhoma) ekzistis palaco. El 17-a jarcento ekis dekadenco pro malvalorigo de lano kaj de cerealoj; poste restis nur viveltena ekonomio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, betoj, kaj sunfloroj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento kaj la ruinoj de la ermitejo de Sankta Benedikto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]