Perros-Guirec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perros-Guirec / Perwenan
komunumo
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Lannion
Kantono Perros-Guirec / Perroz-Gireg
INSEE kodo 22168 [+]
Poŝtkodo 22700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 175  (2021) [+]
Loĝdenso 507 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 49′ N, 3° 27′ U (mapo)48.813333333333-3.4433333333333Koordinatoj: 48° 49′ N, 3° 27′ U (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Areo 14,16 km² (1 416 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Perros-Guirec / Perwenan (Côtes-d'Armor)
Perros-Guirec / Perwenan (Côtes-d'Armor)
DEC
Perros-Guirec / Perwenan
Perros-Guirec / Perwenan
Situo de Perros-Guirec / Perwenan
Perros-Guirec / Perwenan (Francio)
Perros-Guirec / Perwenan (Francio)
DEC
Perros-Guirec / Perwenan
Perros-Guirec / Perwenan
Situo de Perros-Guirec / Perwenan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Perros-Guirec [+]
vdr

Perros-Guirec (Perroz-Gireg en la bretona lingvo), en esperanto Perosgireko[1], estas municipo, la ĉefurbo de kantono de la departemento "Côtes-d'Armor" [kot darmor] (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh), de Francio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 7 175 loĝantoj sur areo de 14,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 507 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Perros-Guirec / Perroz-Gireg. La teritorio havas komunan limon kun Trégastel, Louannec, Pleumeur-Bodou kaj Saint-Quay-Perros.

La franca vorto por la municipanoj estas "Perrosiens".

La urbo havas du emblemojn:

  • la fraterkulo, eta mara birdo kun kolorita beko, kies pli granda kolonio en Francio troviĝas sur la Sep Insuloj
  • la floro hortensio, kiu multas en la urbo kaj en la unuopulaj ĝardenoj

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo inkluzivas la urbon Perros-Guirec kaj la urbetojn Ploumanac'h kaj la Clarté. La ĉefa ekonomia ago estas turismo, aparte pli dum la somero, kiam kreskas ne nur la loĝantaro sed ankaŭ la aktivaĵoj sportaj, kulturaj kaj ekonomiaj.

La Pado de Doganistoj [fr: le Sentier des Douaniers] laŭas la marbordon kaj, sur la protektita areo de Ploumanac'h, la promenadejo ĵetkovrita de ŝtonegoj strangformaj el rozkolora granito.

La urbo havas du grandajn plaĝojn. Tiu de Trestraou estas sunkapta, kaj tie troviĝas la kazino kaj la kongresdomo (kie ofte okazas ekspozicioj), kune kun la forirejo por viziti la Sep Insulojn kaj ties koloniojn de laroj kaj suloj. La plaĝo de Trestrignel estas pli ofte batata de la vento. Iom sovaĝa, tamen ĉarma, ĝi estas interkruta, kun unuflanke la pinto de la kastelo, t.e. ŝtona kabo de kie oni povas ĝui vidaĵon sur la Insulo Tome [fr: l'île Tomé] (kiu ne estas unu el la Sep Insuloj).

La urba haveno bonvenas egale fiŝkaptistojn kaj plezurŝipistojn. Artefarita ĉirkaŭbarejo uziĝas kiel aktivaĵejo (lerneja aŭ turista, laŭ la sezono).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la Franca revolucio de 1789, Perros-Guirec apartenis al la episkopujo de Dol-de-Bretagne.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj (franclingvaj)[redakti | redakti fonton]