Persaj lecionoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Persaj lecionoj
filmo
Originala titolo Persian Lessons, Les Leçons persanes
Originala lingvo germana lingvo • franca lingvo • itala lingvo • angla lingvo • persa lingvo
Kina aperdato 22 feb. 2020, 24 sep. 2020, 3 dec. 2020, 17 apr. 2020, 19 jan. 2022
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Vadim Perelman
Filmita en Babrujsk
Loko de rakonto FrancioGermanio
Rolantoj Lars Eidinger • Nahuel Pérez Biscayart • Jonas Nay • Alexander Beyer • Andreas Hofer • Leonie Benesch
IMDb
vdr

Persaj lecionoj (originala titolo en la germana: Persischstunden, internacia anglalingva titolo Persian Lessons) estas drama filmo el Belorusio reĝisorita de Vadim Perelman. La filmo baziĝas esence sur la enhavo de la rakonto Erfindung einer Sprache (Invento de lingvo) de Wolfgang Kohlhaase.

Persischstunden (Persaj lecionoj) sekvas Gilles, rabenido kaptita dum razio de la nazioj, kiu mensogas, ke li povas paroli la persan por eviti persekuton, sed poste trovas sin devigata instrui la lingvon al SS-vickomandanto.

Persaj Lecionoj estis nomumita de Belorusio kiel enskribo por la Premio Ora Globo de 2021 en la kategorio Plej bona Internacia Filmo[1], sed sensukcese ĉar la ĉefa lingvo de la filmo estis la germana, parte la franca kaj itala, krom la inventita "persa"[2], neniu el ili estante lingvo de Belorusio[3]. La filmo premieris ĉe la Berlina Filmfestivalo 2020 (eksterkonkurse). La filmo estis nomumita por la European Film Academy Award.

Sinoptiko[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito (1942) en la de Germanio okupita Francio. Gilles, la filo de rabeno de Antverpeno (Belgio) kiu fakte volis fuĝi al Svislando, estas arestita de SS-soldatoj kaj sendita al ekstermejo en Germanio kun aliaj judoj. Unu el la kaptitoj demandas al Gilles ĉu li volas interŝanĝi iom el la manĝaĵo kontraŭ rara persa libro kun franclingva dediĉo de iu paĉjo al iu Reza. Ŝajne, pro kompato, li konsentas, kaj poste pro scivolemo, li ekscias la signifon de kelkaj vortoj de la unuaj paĝoj.

Li evitas sian ekzekuton ĉar li petegas kaj ĵuras ke li estas ne juda sed plensanga perso. Dum tio savas lin, prezentiĝas nova problemo. Pro feliĉa koincido, la SS-vickomandanto Koch (Lars Eidinger), germana oficiro respondeca pri la kuirejo por la SS-oficiroj en la koncentrejo, delonge serĉas instruiston de la persa. Koch, kiu kutimis labori kiel kuiristo en granda restoracio, planas iri al Teherano post la milito por tie malfermi restoracion, do kialo ke li intencas lerni plej eble multe da persaj vortoj. Li asignas Gilles al la kuirejo kaj vespere Gilles instruas inventitajn vortojn. Gilles devas do elpensi lingvon, kiun li ne konas, kaj devas fari ĉion eblan por certigi, ke lia mensogo ne estas malkovrita. Koch kredas al Gilles post malgranda testo. Gilles alprenas la nomon Reza Joon, kiu en la librokovrilo estas la nomo de la filo al kiu lia paĉjo donis la libron. Li parolas la francan kaj la germanan, sed en la persa li nur konas la vortojn por patrino kaj patro, kio sufiĉis por konvinki la SS-ulon. Ne ĝenas lin ke Gilles diras ke li ne povas skribi la persan. Pro sia kapablo belskribi Reza ricevis plian taskon konsistanta el la kompilado de registro de ĉiuj 2 680 kaptitoj. Surbaze de iliaj nomoj Reza kreas vortojn kaj gramatikon en kiu nek ekzistas deklinacioj, nek konjugacioj permesante interparoli en la "persa". La nazio eksentas amikecon por Reza kaj trovas la inventitan lingvon eĉ tiom belsona kaj agrabla ke li mem kreas poemetojn kun rimoj en ĝi[2]. La historio de la filmo pensigas al Kiel Mihok instruis angle: humura novelo pri la tajloro Miĥaelo Mihok, militkaptito en Siberio, kiu ruze instruas Esperanton al rusa leŭtenanto, kiu fakte volis lerni la anglan[4].

Produktado[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo Babrujsk apud la rivero Babrujka servis kiel loko por la filmado de la filmo Persischstunden (Persaj lecionoj)
Fortikaĵo Babrujsk apud la rivero Babrujka servis kiel loko por la filmado de la filmo Persischstunden (Persaj lecionoj)

La filmo, kiu temas pri rakonto de judo, kiu postvivis SS-koncentrejon pro lingvo kiun li mem inventis, baziĝas sur la novelo Erfindung einer Sprache (Invento de lingvo) de Wolfgang Kohlhaase [5] [6] en kiu la nederlanda studento Straat, kiu estis kaptita fare de la nazioj, asertas paroli la persan kaj tial supozeble instruas la enuigitan sekurgardiston Battenbach[7]. Filmado okazis sur la teritorio de Belorusio, precipe en la fortikaĵo Bobrujsk, kiu dum la Dua Mondmilito servis kiel koncentrejo fare de germanaj okupaciaj trupoj[8].

La direktoro de la filmo estas Vadim Perlman. La filmo estis produktita de la rusa firmao Hype Film kaj la germana LM Media kaj One Two Films kaj la belorusa "Belarusfilm". La filmmuziko estis komponita de Evgueni Galperine kaj Sacha Galperine. La ok-traka akustika albumo estis publikigita por elŝutado fare de Hype Films en aprilo 2021[9]

Akcepto en Germanio[redakti | redakti fonton]

En Germanio, la filmo estis aprobita de la FSK (libera memkontrola instanco de la filmindustrio) ekde la aĝo de 12 jaroj, deklarante ke la filmo funkcias kun klara bona-malbona skemo kun kelkaj emocie intensaj scenoj kaj perfortaj agoj. Tamen, estas trankviliĝo, ke la rakonto klare fokusas la rilaton inter la du viroj kaj la lernadon de la persa lingvo[10].

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Kaleem Aftab skribas en la reta kinorevuo Cineuropa, ke Vadim Perlman sukcesis rakonti tre rimarkindan historion sur la fono de la Dua Mondmilito. Kompare kun la filmo La vita è bella de Roberto Benigni, Persischstunden ne atingas la samajn altecojn de dramo aŭ ridado elvokitaj de tiu ĉi Oskar-premiita filmo, sed la filmo neniam forgesas la gravecon de la faritaj abomenaĵoj, kiel montrite pere de la aparte barbara traktado de la samsortanoj de Gilles [11]

Anke Westphal de epd Film klarigas, ke eĉ se oni povas konsideri ĝin banala, kiam estas vaste montrite, kiel la nazioj de malsamaj rangoj konspiras unu kontraŭ la aliaj kaj denuncas unu la aliajn pro venĝo aŭ envio, tio estas parto de la ĝenerala bildo. La ĉefmotivo de ĉi tiu filmo, tamen, estas la rememorigo de nomoj kaj konceptoj kiuj kreas identecon, de tiuj kiuj estis murditaj. La fakto, ke la nazia kuiristo kaj lia viktimo (Gilles restas lia viktimo ĝis la fino) nur povas trovi komunan bazon de interkompreniĝo en lingvo kiu fakte ne ekzistas, estas la logika fraplinio de rakonto, kiu certe ne ofertas la komfortan sekurecon de heroa rakonto de postvivanto[12].

La filmo per ĝia humuro igas la rakonton de la pluvivanto pli tragedia komedio. Ĝia ĉefa epizodo okazas, kiam Gilles elĉerpiĝas de fantazio kaj decidas fari vortojn el la nomoj de la kaptitoj: jen kiel la nomoj de holokaŭsto-viktimoj estas eternigitaj en pseŭdopersa lingvo, kiu, ironie, estas instruata al unu de la naziaj kaptitejaj ĉefuloj[13].

Kritikistoj vidis en ĉi tiu filmo novan paŝon en la evoluo de specifa ĝenro - kino pri la holokaŭsto. Samtempe ekzistas opinio ke "la humanisma mesaĝo de la filmo montriĝas pli signifa ol ĝiaj artaj meritoj"[14].

Giorgio Silfer en Literatura Foiro opinias ke Persischstunden "donas elstaran lecionon, kiu psikologie superas la eminentajn La Vita à bella de Roberto Benigni, ĝian israelidan kontraŭkanton per Train de vie, kaj la malsufiĉe konatan epopeon pri Kurt Gerstein en Amen"[2], filmo kiu ekzamenas la politikan kaj diplomatian rilaton inter la Vatikano kaj Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito. La filmo 'Persaj lecionoj' instruas ke la vivo daŭras nur pro feliĉa hazardo, sed ankaŭ peras la moralon ke "la homo estas animalo kun racio kaj sentoj, kiuj povas disvolviĝi aŭ retreti ĝis la maksimuma grado, depende de la cirkonstancoj"[2].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Wolfgang Kohlhaase, Bernhard (eld): Erfindung einer Sprache und andere Erzählungen (Invento de lingvo kaj aliaj rakontoj), Eldonejo Klaus Wagenbach, Berlino 2021, ISBN 978-3-8031-3335-9 .

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Persischstunden en la germana vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (en) Ben Dalton, Michael Rosser, In profile: the 93 international feature Oscar 2021 contenders, Screendaily, la 29-an de januaro 2021, alirite la 29-an de januaro 2022.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (eo) Giorgio Silfer, Mihok en holokaŭsta versio, Literatura Foiro, n-ro 314, decembro 2021, paĝoj 352-353,
  3. (de) Jochen Müller: „Persischstunden“ nicht mehr im Oscarrennen. En: Blickpunkt:Film, la 1-an de Januaro 2021.
  4. "Kiel Mihok instruis angle", novelo aperinta en Dancu Marionetoj!, novelaro de Baghy, Gyula (Julio Baghy) kaj en la antologio Nova Esperanta krestomatio.
  5. (en) Peter Debruge: 'Persian Lessons': Film Review. En: Variety, la 22-an de Februaro 2020.
  6. (de) Cornelia Geißler: Berlinale Special Gala: Lars Eidinger überzeugt in „Persischstunden“. En: Berliner Zeitung, la 22-an de Februaro 2020.
  7. (de) Das Erfinden des Vorhandenen. Arkivigite je 2020-02-23 per la retarkivo Wayback Machine En: lr-online.de, la 16-an de Aprilo 2008.
  8. (en) "Babruysk Fortress - Babruysk - TracesOfWar.com". www.tracesofwar.com
  9. (en) 'Persian Lessons' Soundtrack Album Released. En: filmmusicreporter.com, la 21-an de Aprilo 2021.
  10. (de) Freigabebegründung für 'Persischstunden'. En: spio-fsk.de.
  11. (en) Kaleem Aftab: Review: Persian Lessons. In: cineuropa.org, la 3-an de marto 2020.
  12. (de) Anke Westphal: Kritik zu 'Persischstunden'. En: epd Film, la 28-an de Aŭgusto 2020.
  13. (ru) Vladislav Shuravin, Recenzo de la filmo "Persaj Lecionoj": dramo pri la holokaŭsto kaj la sava potenco de memoro, Film.ru, la 3-an de marto 2020, alirite la 3-29-an de Januaro 2022.
  14. (ru) Антон Фомочкин, «Уроки фарси»: Рецензия Киноафиши, Moskvo.ru, la 12-an de oktobro 2020, alirite la 29-an de januaro 2022.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Dancu Marionetoj!, novelaro de Julio Baghy

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Persaj Lecionoj en la programo de la Berlina kinfestivalo