Persicaria maculosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Persicaria maculosa (sin. Polygonum persicaria) aŭ makulpersikario estas unujara planto de la familio Poligonacoj. Ĝi estas disvastigita tra Eŭrazio el Islando suden al Portugalio kaj orienten al Japanio.[1][2] Ĝi estas ankaŭ kiel enmetita kaj invada specio en Nordameriko, kie ĝi estis unuafoje notita en la regiono de la Grandaj Lagoj en 1843 kaj poste etendiĝis tra plej el la kontinento.[3][4]

La plej frua nomo disponebla por tiu specio estis Polygonum persicaria, stampita de Carl Linnaeus en 1753. Transiginte la specion el la genro Polygonum al Persicaria, la nomo Persicaria persicaria ne povas esti uzata ĉar uzi la saman vorton por ambaŭ partoj de la scienca nomo estas jam malpermesita de internacia interkonsento.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Altervista Flora Italiana, Persicaria maculosa Gray kun fotoj kaj eŭropa disvastiĝa mapo. Alirita la 25an de Julio 2018.
  2. Flora of China, Polygonum persicaria Linnaeus, 1753. 蓼 liao Alirita la 25an de Julio 2018.
  3. "List of invasive species in the Great Lakes Great Lakes United / Union Saint-Laurent Grands Lacs". Arkivita el la originalo en 2009-04-29. Alirita la 25an de Julio 2018.
  4. Biota of North America Program 2014 state-level distribution map Alirita la 25an de Julio 2018.
  5. International Code of Nomenclature for algae, fungi, and plants (Melbourne Code) vidu sekcion 23.4 Alirita la 25an de Julio 2018.