Persistaj organaj poluaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Persistaj organaj poluaĵoj estas kombinaĵoj, kiuj estas rezistaj kontraŭ fizika, ĥemia kaj biologia malkomponado en naturo. Ĉar ili estis multege uzataj en industrio post la dua mondmilito, oni trovas ilin ĉie en nia ĉirkaŭaĵo. Krome ili povas estigi nocajn san- kaj ĉirkaŭefikojn, ĉar ili kutime estas toksaj kaj ili riĉiĝas (koncentriĝas) en la nutroĉeno. Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj provas restrikti la uzadon de ili[1].

La originala listo de kombinaĵoj havis nur dek du kombinaĵojn: aldrino, klordano, DDT, dieldrino, endrino, heptakloro, heksaklorobenzeno, mirekso, poliklorizitaj bifeniloj, poliklorizitaj dibenzo-p-dioksinoj, poliklorizitaj dibenzofuranoj, kaj toxapheno. Ili estas ordinare konata kiel la malpura dekduo[2].

La Stokholma Konvencio pri Persistaj Organaj Poluaĵoj (en angla Stockholm Convention on Persistent Organic Pollutants) estas internacia primedia traktato, subskribita en 2001 kaj ekvalidigita ekde Majo 2004, kiu celas forigi aŭ malpliigi la produktadon kaj uzadon de Persistaj organaj poluaĵoj (POP-oj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]