Personal Public Service Number

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La oficiala emblemo de la persona numero por publika servo.

La persona numero por publika servo (Personal Public Service NumberPPS Number en la angla; Uimhir Phearsanta Seirbhíse Poiblí ou Uimh. PSP en la irlanda) estas legitimiga alfabetnumero uzita en Respubliko de Irlando. Ĝin eldonas la servoj pri identeco de klientoj (Client Identity Services) de la departemento pri sociaj kaj familiaj aferoj (Department of Social and Family Affairs).

Tiu numero estas uzata de pluraj publikaj servoj en la Respubliko, kiel la eduka sistemo, sano, loĝado, sociala asekuro kaj imposto.

Ĝi estas rekonigebla laŭ ĝia formato de sep ciferoj kaj unu litero, ekzemple: 1234567A.

Historio[redakti | redakti fonton]

La PPS number ekzistas depost aprilo 1979 sed nomiĝis Revenue and Social Insurance Number (RSI No) «numero por imposto kaj sociala asekuro» ĝis 1998. Antaŭ 1979, ekzistis du malkunajn numerojn kiujn la PPS number unuigis kaj anstataŭigis: Social Welfare Insurance Number por sociala sekureco kaj la PAYE Number por taksoj kiun eldonis la Office of the Revenue Commissioners, irlanda departemento pri impostoj.

Kiucele?[redakti | redakti fonton]

La numero estis aŭtomate atribuata al ĉiuj naskitoj en Respubliko de Irlando depost januaro 1971 kaj al ĉiuj kiuj estis laborantaj aŭ laborontaj depost aprilo 1979. Kelkaj irlandanoj daŭre ne havas numeron: temas plejparte pri ĉehejmaj homoj aŭ personoj kiuj ĉesis labori antaŭ la ĉi-supre menciataj datoj.

Koncerne alvenantoj Irlanden kiuj deziras labori kaj hejmiĝi en la lando, la PPS number estas la unua kaj nepra administra klopodo farenda. Eblas peti ĝin ĉe la plej proksima Office of the Department of Social and Family Affairs (ofico de la departemento pri socialaj kaj familiaj aferoj). Se ano de Eŭropa Unio, oni nepre kunportu:

Se dungito ne provizas na PPS number, la dunganto povas depreni ĝis 42% de la salajro je la nomo de la Emergency Tax (urĝeca takso), normale repagenda kiam la numero estas ekhavata aŭ kiam la dungito forlasas la landon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]