Perspektivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Perspektivo de Campidoglio (cepokampo), en Romo. Mikelanĝelo desegnis la komponon de tiu malgranda placo; disponis la flankajn konstruaĵojn kunflue al fono por plifortigi la ŝajnon de profundeco.
La Lasta Vespermanĝo, pentraĵo de Leonardo da Vinci uzanta geometrian perspektivon kiu kreas senton de profundo kaj tiras la rigardon al la figuro en la centro de la bildo. La bluaj linioj daŭrigas la paralelajn liniojn en la spaco, kiuj renkontiĝas ĉe la malapera punkto.

La Perspektivo estas la arto kaj tekniko desegni por ŝajnigi la profundecon kaj la relativan situon de la pentritaj aĵoj. En desegnaĵo, la perspektivo ŝajnigas la profundecon kaj la efikon de reduktado.

Laŭ Francisko Azorín perspektivo estas Arto reprezenti grafike pejzaĝon, objekton, figuron, k. c.[1] Li indikas etimologion el la latina perspectiva, el perspicere, perspectum (travidi, devidi). Kaj li aldonas la terminojn por diversaj tipoj, nome linia, aera, aksonometria, isometria, paralela kaj panorama.[2]

Krome temas pri la vida iluziiĝo kiu, akirita de la observanto, helpas determini la profundecon kaj situacion de diversaj aĵoj, kiuj estas je diferencaj distancoj.

Analogie, tiu termino uziĝas ankaŭ por la aro de cirkonstancoj kiuj ĉirkaŭas la observanton, kaj kiuj influas sur ties percepto aŭ sur ties pensado, eĉ pri estontan okazo.

Historio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Geometrio[redakti | redakti fonton]

La ideala urbo (1475), atribuita al Piero della Francesca.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 164.
  2. Azorín, samloke.