Pertes de l'Ain

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pertes de l'Ain (Perdoj de Ain) estas la nomo de vidinda loko ĉe Bourg-de-Sirod. Tie rivero Ain enprofundiĝas sin en tre mallarĝa gorĝo (ĝi larĝas 2 metroj , longas 100 metroj kaj profundas de 12 ĝis 15 metroj ). Ĝi malaperas subroken dum 15 metroj. Poste ĝi reaperas en baseno kaj akvofalo (17 metroj larĝas). La loko staras en Ĵuraso (montaro),en la franca departemento Jura en regiono Burgonjo-Franĉ-Konteo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Geografia kunteksto[redakti | redakti fonton]

Ain fontas sub formo de reelfluejo, funde de valo (en la franca: Combe, apud Nozeroy, sude de la vilaĝoj Conte (Ĵuraso) kaj La Favière je la altitudo de 680 m. Li trairas 190 km tra Ĵuraso antaŭ ĵeti sin en Rodano ĉe Saint-Maurice-de-Gourdans apud Liono.

Geologia formado[redakti | redakti fonton]

Estis 10 milionoj da jaroj dum Mioceno, 10 km alvale de sia fonto Ain enprofundiĝas sin en rokfendeto inter la altebenaĵo de Nozeroy kaj la altebenaĵo de Champagnole. Le rivero fosis subrokan galerion, kiu estis mallarĝa (malpli ol 2 metroj). Tiu mallarĝa parto iĝis la perdoj kaj situas antaŭ la nunaj malnovaj forĝejo de Bourg-de-Sirod.

Jarmilojn post jarmiloj erozio detruis la tegmenton de la galerio. De tiu evento nun videblas amasego da kalko-rokoj. Aliajn rokojn la riveraltiĝoj forpuŝis.Ain kiel montara rivero havas tre malsamaj akvo-kvantojn laŭ la sezonoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 14a jarcento akvoenergio funkcigas forĝejon ĝis 1920. Poste oni konstruis elektrejon.

Piedmigrado[redakti | redakti fonton]

Ekirante el la malnova forĝejo de Bourg-de-Sirod, cirkla pado trairas arbare kaj permesas malkovri la perdojn.

Esperantio[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj piedmigradis sabaton, la 21an de aŭgusto 2021 kadre de internacia staĝo organizita en Métabief.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]