Pertinakso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pertinakso
Persona informo
Publius Helvius Pertinax
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 126 (0126-08-01)
en Alba, Romia Italio
Morto 28-an de marto 193 (0193-03-28) (66-jaraĝa)
en Romo, Romia Italio
Mortis pro hommortigo vd
Religio Romia religio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Patro Helvius Successus vd
Patrino nekonata valoro vd
Edz(in)o Flavia Titiana vd
Amkunulo Annia Cornificia Faustina Minor vd
Infanoj Pertinax Caesar • Helvia vd
Profesio
Okupo politikistomilitistosoldato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pertinakso, latine: Publius HELVIUS PERTINAX (n. 1-an de aŭgusto 126, Ligurio, nuna Italio - 28-an de marto 193, Romo) estis romia imperiestro en la jaro 192 (decembro ĝis marto 193), en la kvinimperiestra jaro. Lia strikta posteulo estis Didio Juliano, kiu regis samjare de marto ĝis junio.

Li estis filo de liberigita sklavo, li mem komence instruis, poste aliĝis al la armeo. Li gvidis trupojn en Sirio, Britanio kaj en regiono de Danubo kaj Rejno.

Li elstaris dum batalo kontraŭ la ĝermanaj triboj en 169, tiel li ricevis la rangon de senatoro kaj iĝis legiona komandanto. Li estis guberniestro en Moesio, Dacio kaj Sirio.

En lastaj jaroj de regado de imperiestro Commodus (regis 180–192), li estis praefectus urbi (prefekto de la urbo) en Romo. Kiam oni murdis Komodon la 31-an de decembro 192, la senato elektis lin nova imperiestro antaŭ la aŭroro.

Lia regado estis malpopulara pro la ŝparigaj reformoj, kiuj volis malpliigi la armeajn kaj civitajn eldonojn. Post trimonata regado, murdis lin taĉmento de pretorianoj.

Antaŭe:Romiaj imperiestrojPoste:
Komodo (180 - 192)192193Septimo Severo (193 - 211)