Peruaj jungaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pejzaĝo de Akvofalo Gocta.

La peruaj jungaoj estas tersupraĵa ekoregiono el la centr-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kiuj etendiĝas ĉefe laŭlonge de la orientaj flankoj de Andoj en Peruo ekde la valo de Maranjono ĝis Inambari-Rivero. Tiu ĉi konstituas la limon inter la peruaj jungaoj kaj la boliviaj jungaoj ĉar la jungaoj norden kaj suden de la rivero havas diferencajn ekologiajn karakterizaĵojn. La du jungaoj konstituas tutmondaj 200-unuon, kiu nomiĝas "centr-andaj jungaoj". La peruaj jungaoj ankaŭ situas en la biodiverseco-varmpunkto Tropikaj Andoj laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vegetaĵaro de Peruo. Blue : nubarbaroj.

La ekoregiono troviĝas ekskluzive en Peruo kaj okupas areon de 188 735 km2 [1]. La klimato varias ekde mezvarma ĝis tropika kun fortaj pluvoj kiuj povas superi 6000 milimetrojn jare kaj malpliiĝas inter majo kaj aŭgusto. Je altitudoj super 2500 metroj, averaĝaj temperaturoj varias inter 6 kaj 12 °C ( en la norda sekcio ) kaj inter 8 kaj 22° C ( en la suda sekcio ). En malaltaj areoj, la averaĝa temperaturo estas 25° C. La ekoregiono plejparte troviĝas en la montara regiono kiu iras paralele al orienta montarĉeno de Andoj. Ĝi primare konsistas el mezozoikaj-kenozoikaj sedimentoj. Plimulto de la grundoj estas acidaj, malmulte disvolviĝitaj, kaj neprofundaj kun diversa litologio surbaze de sedimentaj petroj. Aluviaj grundoj superregas en la pejzaĝo [2]. Ĝi havas kompleksan orografion kies komponantoj inkluzivas montaran surfacon plene de klifoj, krestoj, deklivoj kaj valoj, kun kruta kaj tre dispecetigita topografio.

Vegetaĵaro[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono ampleksas montarbarojn kun pli ol 3000 plantospecioj kaj pli ol 200 specioj de vertebruloj. Estas minimume 200 orkidospecioj (kiaj la genroj Epidendrum kaj Maxilar). Sub 3500 metroj, oni trovas la tiel nomatajn nubarbarojn kie ĉeestas Chusquea-bambuoj kaj arbaj filikoj (Cyathea spp.) [3]. Sub 2700 metroj, la arbaro estiĝas pli specioriĉa, kun ekzemple Cedrela kaj parencoj de papajo (Carica spp). Super 3500 metroj, estas arbustaroj kaj humidaj rokaj veprejoj kune kun arbaroj de podokarpo (Podocarpus) [4]).

Stato de konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas kvazaŭ krize endanĝerigita [5] kaŭze de migra kampokultivado, kokao-kultivado, senarbarigo, selekta arbarekspluatado kaj iompostioma urbanizado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roca, R. 1996
  2. Rodríguez, L. 1996
  3. Ferreyra, R. 1988
  4. Weberbauer, A. 1945, INRENA, 2000
  5. Roca R. 1996

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • hispane Instituto Geográfico Nacional. 1987 : Ecoregiones del Peru. Map 1:5,000,000. Atlas del Peru, Lima, Peru.
  • hispane Roca, R. ; Adkins, L. et al. 1996 : Wings from Afar; An Ecoregional Approach to Conservation of Neotropical Migratory Birds in South America.
  • hispane Rodríguez, L.1996 : Diversidad Biológica del Perú: Zonas Prioritarias para su Conservación, Proyecto Fanpe GTZ-INRENA, Lima.
  • hispane Weberbauer, A. 1945 :: El mundo vegetal de los Andes Peruanos: Estudio Fitogeográfico. Lima.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj Argentino, Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj Bolivio, Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero Ekvadoro, Kolombio, Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj Ekvadoro, Kolombio, Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj Meksiko
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj Gvatemalo, Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj Gvatemalo, Meksiko, Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj Argentino, Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio Brazilo, Bolivio, Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj Kostariko, Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj Meksiko