Peruka kakatuo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ĉe Tasmanio, Aŭstralio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cacatua galerita | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Teritorio de la Peruka kakatuo (en ruĝa), enmetita (en viola)
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Peruka kakatuo (Cacatua galerita, kaĵ ankaŭ Sulfurkresta kakatuo kaj Flavkresta kakatuo) estas granda, proksimume 50 cm longa, ĉefe blanka kakatuo kun movebla tre sulfurflava kresto. Ĝi troviĝas en arbaraj vivmedioj en Aŭstralio, Nov-Gvineo, kaj kelkaj insuloj de orienta Indonezio. Surloke ili povas esti tre multnombraj, kio kondukas kelkajn foje konsideris ilin plagoj. Ili estas tre inteligentaj birdoj,[1] kaj estas popularaj en birdobredado, kvankam ili povas iĝi postulemaj maskotoj.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Estas kvar agnoskitaj subspecioj:
Bildo | Scienca nomo | Ordinara nomo | Distribuado |
---|---|---|---|
![]() |
C. g. triton (Temminck, 1849) | Tritona kakatuo | En Nov-Gvineo kaj ĉirkaŭaj insuloj |
![]() |
C. g. eleonora (Finsch, 1867) | Eleonora kakatuo | Limigita al la insuloj Aru en la Maluka provinco de orienta Indonezio |
![]() |
C. g. fitzroyi (Mathews, 1912) | Kakatuo de Mathews | Norda Aŭstralio el Okcidenta Aŭstralio ĝis la Karpentaria Golfo |
C. g. galerita (Latham 1790) | Granda sulfurkresta kakatuo | El Kabjorka Duoninsulo ĝis Tasmanio.[2] |
Genetika studo de 2024 trovis, ke la Tritona kakatuo estas genetike malsama ol la du aŭstraliaj formoj de sulfurkresta kakatuo kaj tial devus esti konsiderata aparta specio, Cacatua triton.[3]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Sulfurkrestaj kakatuoj estas 44–55 cm longaj,[4] kaj la aŭstralia subspecio estas pli granda ol subspecioj el Nov-Gvineo kaj proksimaj insuloj. La plumaro estas ĝenerale blanka, dum la subflugiloj kaj vosto estas nuance flavaj. La esprimiva kresto estas sulfurflava. La beko estas nigra, la kruroj estas grizaj, kaj la okulringo estas blankeca. Maskloj tipe havas preskaŭ nigrajn okulojn, dum la inoj havas pli ruĝajn aŭ brunajn okulojn, sed tio postulas optimumajn vidkondiĉojn por esti viditaj. La diferencoj inter la subspecioj estas subtilaj. C. g. fitzroyi similas al la nomiga raso, sed al ĝi mankas la flavo sur la oreltufoj kaj ĝi havas iomete bluetan haŭton ĉirkaŭ la okulo. C. g. eleonora similas al C. g. fitzroyi, sed estas pli malgranda kaj havas pli larĝajn plumojn en la kresto, kaj C. g. triton similas al C. g. eleonora, escepte ke ĝi havas pli malgrandan bekon.[2][5][6]
Ĝi aspektas simila al la tri specioj de koreloj (subgenro Licmetis) troveblaj en Aŭstralio. Tamen, koreloj estas pli malgrandaj, ne havas la elstaran flavan kreston kaj havas palajn bekojn. En kaptiteco, la sulfurkresta kakatuo facile konfuzeblas kun la pli malgranda Sulfura kakatuo aŭ la Bluokula kakatuo kun malsame formita kresto kaj pli malhelblua okulringo.
Distribuado
[redakti | redakti fonton]La specio estas indiĝena el grandaj partoj de Aŭstralio, tre orienta Indonezio, kaj Papuo-Nov-Gvineo. Ene de Aŭstralio, sulfurkrestaj kakatuoj de la nomiga raso ankaŭ estis enkondukitaj en Perton, kiu estas multe for de la natura arealo. Ekster Aŭstralio, ili estis enkondukitaj en Singapuron, kie ilia nombro estas taksita je inter 500 kaj 2000. Ili ankaŭ estis enkondukitaj en Palaŭon kaj Nov-Zelandon. En Nov-Zelando, la enkondukitaj populacioj povas nombri malpli ol 1000. Ĉi tiu specio ankaŭ estis registrita kiel establita en Havajo kaj en diversaj insuloj en Wallacea (ekz. Kai-insuloj kaj Ambon), sed ne estas klare ĉu ĝi sukcesis establiĝi tie.[7]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]

La distingaj raŭkaj krioj de la Sulfurkrestaj kakatuoj povas esti tre laŭtaj, kio estas rezulto de adaptiĝo por vojaĝi tra la arbaraj medioj en kiuj ili vivas, inkluzive de tropikaj kaj subtropikaj pluvarbaroj. Ĉi tiuj birdoj estas nature scivolemaj, kaj ankaŭ tre inteligentaj. Ili tre bone adaptiĝis al eŭropdevenaj setlejoj en Aŭstralio kaj vivas en multaj urbaj areoj.
Estante inteligentaj, en Sidnejo, Aŭstralio, ili lernis kiel malfermi rubujojn kiel fonton de manĝaĵo.[8] La konduto disvastiĝas inter la birdoj per imitado.[9] En kaptiteco kelkaj spontanee dancas laŭ muziko kun diversaj unikaj movoj.[10]
Tiuj birdoj estas tre longvivaj, kaj povas vivi pli ol 70 jarojn en kaptiteco,[11][12] kvankam ili vivas nur ĉirkaŭ 20–40 jarojn en naturo. Oni scias, ke ili praktikas geofagion, nome la procezon manĝi argilon por senvenenigi sian manĝaĵon. Tiuj birdoj produktas tre fajnan pulvoron por akvorezisti sin anstataŭ oleon, kiel faras multaj aliaj birdoj.
La sulfurkresta kakatuo estas laŭsezona reproduktulo en Aŭstralio; malmulte oni scias pri ĝia reprodukta konduto en Nov-Gvineo. En suda Aŭstralio, la reprodukta sezono estas de aŭgusto ĝis januaro, dum en norda Aŭstralio la sezono estas de majo ĝis septembro.[2] La nesto estas lito el ligneroj en kavaĵo en arbo. Kiel multaj aliaj papagoj, ĝi konkurencas kun aliaj papagoj de sia specio kaj kun aliaj specioj pri nestejoj.[13] Du ĝis tri ovoj estas demetitaj kaj la kovado daŭras inter 25-27 tagojn. Ambaŭ gepatroj kovas la ovojn kaj zorgas la idojn. La nestperiodo estas inter 9 kaj 12 semajnoj, kaj la junaj elnestiĝintoj restas kun siaj gepatroj dum kelkaj monatoj post elnestiĝo.[2]
Sulfurkrestaj kakatuoj havas gamon da vide observeblaj esprimoj. Studo de 2009 pri Eleonora kakatuo (la subspecio Cacatua galerita eleonora) nomita Snowball (Neĝbulo) trovis, ke sulfurkrestaj kakatuoj kapablas sinkronigi movojn al muzika ritmo.[14] Sulfurkrestaj kakatuoj uzas vizaĝan esprimadon (per siaj plumoj) por indiki pozitivajn emociojn.[15]
Specioj kiuj manĝas surgrunde estas tre vundeblaj al predantatakoj. La kakatuo evoluigis kondutan adaptiĝon por protekti kontraŭ tio: kiam ajn estas grupo sur la tero, estas almenaŭ unu alte en arbo (kutime morta arbo), kiu gardas. Ĉi tio estas tiel konata, ke ĝi eĉ eniris aŭstralian slangon: persono gardanta subitajn policajn atakojn kontraŭ kontraŭleĝaj hazardludaj kunvenoj estas nomata kakatuo aŭ mallonge cocky.[16]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Sulphur-crested cockatoos can be noisy and destructive, but they're also very clever. Here are some facts you may not know", ABC News, Australian Broadcasting Corporation, 17a de Oktobro 2020.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Rowley (1997), pp. 246–269.
- ↑ (2024-11-01) “Genomic and Acoustic Biogeography of the Iconic Sulphur-crested Cockatoo Clarifies Species Limits and Patterns of Intraspecific Diversity”, Molecular Biology and Evolution 41 (11), p. msae222. doi:10.1093/molbev/msae222.
- ↑ Sulphur-Crested Cockatoo - The Animal Facts - Appearance, Diet, Habitat (en-US). Alirita 2021-12-02 .
- ↑ Sulphur-crested Cockatoo Fact Sheet (EN). Alirita 2021-12-02 .
- ↑ Bird watching in Australia - Sulphur-crested cockatoo. Alirita 2021-12-02 .
- ↑ BirdLife International (2018). "Cacatua galerita". IUCN Red List of Threatened Species. 2018: e.T22684781A131914971. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22684781A131914971.en. Alirita la 11an de Novembro 2021.
- ↑ Gorman, James, "Trash Parrots Invent New Skill in Australian Suburbs", The New York Times, 2021-07-22. (en-US)
- ↑ "Clever cockatoos? Scientists go beyond the garbage", The New Daily, 22a de Julio 2021.
- ↑ Scientists discover Snowball the cockatoo has 14 distinct dance moves (8a de Julio 2019). Arkivita el la originalo je 2021-12-21.
- ↑ "Australia's Oldest Cocky: Qantas Amazing Australia". Burkes Backyard website. CTC Productions. 2006. Alirita en 2009-11-14.
- ↑ Glenda Kwek. "Sydney's old crock of a cockie was a legend at 120", 'The Sydney Morning Herald', 31a de Aŭgusto, 2011.
- ↑ (2003) “Overlap and competition for nest holes among eclectus parrots, palm cockatoos and sulphur-crested cockatoos”, Australian Journal of Zoology 51 (1), p. 81–94. doi:10.1071/ZO02003. 83711585.
- ↑ (2009-04-30) “Experimental Evidence for Synchronization to a Musical Beat in a Nonhuman Animal”, 'Current Biology' 19 (10), p. 827–30. doi:10.1016/j.cub.2009.03.038. Bibkodo:2009CBio...19..827P. 8133846.
- ↑ (2020-09-01) “Bill covering and nape feather ruffling as indicators of calm states in the Sulphur-crested cockatoo (Cacatua galerita)”, Behavioural Processes (en) 178, p. 104188. doi:10.1016/j.beproc.2020.104188. 220075824.
- ↑ The Sentimental Bloke (1919). Alirita 11a de Januaro 2016 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Lendon, Alan H.. (1973) Australian Parrots in Field and Aviary, 2‑a eldono, Sydney: Angus and Robertson. ISBN 0-207-12424-8.
- Rowley, Ian. (1997) Sandgrouse to Cuckoos, Handbook of the Birds of the World 4. Lynx Edicions. ISBN 9788487334221.
- Flegg, Jim. (2002) Birds of Australia: Photographic Field Guide. Sydney: Reed New Holland. ISBN 1-876334-78-9.
- (1999) “Cacatua galerita Sulphur-crested Cockatoo”, Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to dollarbird. Melbourne: Oxford University Press, p. 163–176. ISBN 978-0-19-553071-1.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Sulphur-crested cockatoo videos, photos & sounds ĉe Internet Bird Collection
- Foto de "Cocky" Bennett, 115 jaraĝa en tiu foto State Library of Victoria
- SCC esplorprogramo Sydney Botanical Gardens
- Sulphur-Crested Cockatoos Guide: Housing - Breeding - Feeding Arkivigite je 2022-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
|