Peruo en la Vintra Olimpiko 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peruo en la Vintra Olimpiko 2010
Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero
Flagtenanto:  Roberto Carcelen
Sportistoj 3 en 2 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La perua teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero havis 3 sportistojn. Ili partoprenis en 2 fakoj. Flagtenanto de la perua teamo estis Roberto Carcelen. La sportistoj atingis neniun medalon.

La delegacio sendita al Vankuvero, Brita Kolumbio, Kanado de la 12-a ĝis 28-a de februaro 2010 markis la debuton de Peruo ĉe la vintraj olimpikoj. La perua delegacio konsistis el tri sportistoj: du aparte junaj alpaj skiantoj — Manfred Oettl Reyes (16-jara) kaj Ornella Oettl Reyes (ĵus 18-jara) — kaj la skikuristo Roberto Carcelen (40-jara), kiu estis elektita kiel la flagportanto por la malferma kaj ferma ceremonioj. La plej bona rezulto en iu vintra olimpika konkurso estis la 67-a loko en la vira slalomega konkurso de la 16-jarulo.

Peruo unue konkuris ĉe la Someraj Olimpikoj ĉe la Berlinaj Ludoj en 1936, kaj kun la escepto de la Helsinkaj Ludoj en 1952, partoprenis ĉiujn Somerajn Olimpikoj poste. La Olimpiko de Vankuvero tamen markis la unuan partoprenon de perua teamo en Vintraj Olimpikoj.[1] La perua delegacio konsistis el tri atletoj, la alpaj skiantoj kaj gefratoj Manfred kaj Ornella, kiuj estas idoj de germana patro kaj perua patrino kaj tial rajtas je du pasportoj, sed fakte preskaŭ la tutan vivon estis lernejanoj kaj trejnis skiadon en suda Germanio kaj okcidenta Aŭstrio, nur dufoje mallonge feriis en Peruo, kaj skikuranto Roberto Carcelen, kiu lernis skikuradon de sia usona edzino kaj antaŭ 2010 translokiĝis kun ŝi al Seatlo, Usono, kie eblis bone plutrejni. Li estis antaŭlasta en sia konkurso en 2010 kaj estis senŝanca en 2014, havinte plurajn ripajn frakturojn post antaŭa akcidento.

La Olimpika Komitato Perua jam 4 jarojn antaŭe provis sendi kvar sportistojn al la vintra olimpiko, sed tiam ĉio pri la organizado misfunkciis, ke la sportistoj ne povis partopreni. En 2014 la samaj tri homoj reprezentis Peruon en la olimpiko de Soĉio, al Suda Koreio en 2018 ne venis peruano, kaj Ornella denove konkuris en la olimpiko 2022 en Pekino. Tial tiu artikolo provizore restu la sola pri la perua partopreno en vintraj olimpikoj - en la biografia artikolo pri Manfred Oettl Reyes eblas legi pliajn detalojn pri la olimpika debuto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Marko sur bildo

la teamo en la malferma ceremonio
la tri sportistoj pli detale[1]
Roberto Carcelen portrete

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ornella maldekstre kun gantoj, Manfred kun levitaj manoj kaj la flagoportanto Roberto; la aliaj en la fokusa foto du, sume kvar homoj en samaj ruĝaj jakoj estis funkciuloj