Peruzzi (familio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentraĵo fare de Giotto di Bondone (ĉ. 1237 - 1337) en la baziliko Santa Croce de Florenco, ene de la kapelo posedita de la Peruzzi-bankistoj.

La Peruzzi estis familio da bankistoj el Florenco. Ĝi longe viciĝis inter la plej potencaj familioj de tiu urbo en la 14-a jarcento, antaŭ la progresa pligraviĝo de la Mediĉoj. La vera origino de la familio Peruzzi datiĝas de la 11-a jarcento : ĝi tamen nur graviĝis ekde la jaro 1300, kiam la Peruzzi-kompanio spertis restrukturadon per aldono de ekstera kapitalo.

En sia testamento en 1299, Donato di Arnoldo Peruzzi lasis monon por la konstruado de memorkapelo en la baziliko Santa Croce. Lia avo, Giovanni di Rinieri Peruzzi, fariĝis verŝajne unu el la protektantoj de la artisto Giotto di Bondone.