Pervigilium Veneris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Pervigilium Veneris, tio estas Vigilo de VenusoVigilo de Venera, estas latina poemo, probable verkita en la 4a jarcento. Oni supozas plej ofte, ke ĝi estis verkita de la poeto Tiberiano, pro la fortaj similaĵoj kun la poemo de tiu lasta "Amnis ibat". Ĝi estis verkita laŭ intenco komence de printempo antaŭ la trinokta festivalo de Venuso (probable inter la 1a kaj 3a de aprilo). La loko ŝajne estas Sicilio. La poemo priskribas la ĉiujaran vekiĝon de vegetaloj kaj animaloj danke al la diino. Ĝi elstaras ĉefe pro sia fokuso sur la natura mondo - io neniam antaŭe vidata en tia intenseco en la latina poezio - kio markas la transiron el romia poezio al la Mezepoka poezio. Ĝi konsistas el 93 versoj en Troĥeoj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Sub la titolo Vigilo de Venus Kálmán Kalocsay aperigis tradukon, troveblan en Tutmonda Sonoro, p. 249-250 (1981), en kiu la poemon de 93 versoj sen klara kaŭzo li mallongigis ĝis 50 versoj.

Sub la titolo Vigilo de Venera ĝi aperis en traduko de Gerrit Berveling en El tiom da jarcentoj, p. 20-24 (1994). Poste ĝi aperos en Antologio Latina volumo 5.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Editio princeps, tio estas unua kaj modela (1577)

Modernaj eldonoj fare de

  • Franz Bücheler (1859)
  • Alexander Riese, en Anthologia latina (1869)
  • E. Bahrens en Unedierte lateinische Gedichte (1877)
  • S. G. Owen (kun Katulo, 1893).