Pesario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pesario

Pesario estas bariera metodo de kontraŭkoncipo. Ĝi malebligas trapenetron de spermoj en la vaginon kaj en vulvon ĝi estas enmetota antaŭ koito.

La pesario estas do ia ĉapeleto el elasta gumo, kiu estas enmetata en la vaginon, kie ĝi agadas kiel bariero por la spermoj, kiuj ne povas veni pro ĝi plu kaj fekundigi la ovolon. Por plialtigo de la efiko ĝi estas ankoraŭ plenigita per spermicida substanco. La pesario estas enmetota en la vaginon maksimume ses horojn antaŭ koito (sed se tio eblas, senpere antaŭ la koito) kaj ĝi ne devus esti restanta tie pli longe ol dudek kvar horoj, sed minimume ankoraŭ ses horoj post la koito, por ke la spermicida gelateno povu pereigi la spermiojn. Dum tiu ĉi tempo, kiam virino havas la persarion en si, ŝi sentas nenion. Uzinte ĝin necesas lavi ĝin per varma akvo kaj sekigi. Unu pesario estus elteninta proksimume unu jaron. Ĝi estas fabrikata en diversaj grandecoj (50 - 105 en diametro), inter kiuj kuracisto devas elekti tiun ĝustan post mezurigo de la vulvo helpe de apartaj kalibraj rondetoj. Tiu ĉi kuracista esploro estas necesa, ĉar ĉe kelkaj neregulecoj de naskorganoj, precipe post descendo de la antaŭa vulva vando, la pesario post la envulvigo ne tenas, kaj tiu ĉi metodo poste fariĝas por virino ne uzebla.

Pesario kaj ties specoj[redakti | redakti fonton]

  • vagina pesario - ĝi havas ĉirkaŭ la perimetro risorteton
  • Cervika pesario - ĝi alsuĉos sin mem al la vulva aperturo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]