Saltu al enhavo

Peseŝet

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Peseŝet
Persona informo
Naskiĝo
en Antikva Egiptio
Morto
en Antikva Egiptio
Loĝloko Egiptio
Familio
Infanoj Akhethetep (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracistino
Fama pro unua konata kuracistino
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peseŝet estis ina kuracisto, kiu vivis en Antikva Egiptio dum la 4a dinastio. Ŝi estas la unua virino kuracisto konata en la tuta mondo [1] , [2] , [3].

Egipta egiptologo, profesoro Selim Hassan, fosante en Gizo, malkovris steleon de la malnova imperio de Egiptio kie videblas virino kun la jena priskribo Peseŝhet, Estrino de la Kuracistinoj. La ineco en la esprimo ne dubeblas, nek pri Peseŝet nek pri la kuracistinoj. Tial certas ke tiuepoke ekzistis oficiala korporacio de kuracistinoj, kiun estris Peseŝet. Tiu korporacio estus daŭrinta de 3000 ĝis 2263 antaŭ nia erao. Selim Hassan publikigis en 1930 la rezulton de siaj malkovroj, taksante je 2700 antaŭ nia erao la daton kiam vivis Peseshet [4]. Ne komplete certas, ke Peseŝet estis mem kuracistino, tamen la tiama ekzisto de virinoj kuracistinoj ne kontesteblas.

Peseŝet estris ankaŭ la pastrinojn, pro tio ŝi devis prizorgi la korteganinojn kaj la familion de la faraono, instrui la akuŝistinojn kaj okupiĝi pri la entombigo de la altranguloj [5].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (9a de majo 1992) “First among women”, British Medical Journal 304 (6836), p. 1249–1250. doi:10.1136/bmj.304.6836.1249-d.  .
  2. Sameh M. Arab, Medecine in ancient Egypt
  3. (2016-03-04) “Les femmes au temps des pharaons”, Le Monde.  .
  4. Portraits de Médecin, Peseshet (fino de la 4a dinastio, ĉirkaŭ 2700 AK) el la retejo medarus.
  5. Peseshet, la plus ancienne femme-médecin connue de Nathalie Strauch, el la retejo femmes medecins Arkivigite je 2025-03-18 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]