Pestovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pestovo
Пестово ruse
urbo
La akvoturo en Pestovo, 1931
La akvoturo en Pestovo, 1931
La akvoturo en Pestovo, 1931
administra dividaĵo de Rusio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Rusio
Provinco Novgoroda
Distrikto Pestovskij
Fondita 1918
Urborajto ekde 1965
Poŝtkodo 174510, 174511
Aŭtokodo 53
Telefonkodo +7 81669
Kodo laŭ OKATO 49232501000
Retpaĝaro Oficiala paĝaro de la distrikto
Demografio
Loĝantaro 14 985 homoj  (2020)
Geografio
Geografia situo 58° 36′ N, 35° 49′ O (mapo)58.635.816666666667Koordinatoj: 58° 36′ N, 35° 49′ O (mapo)
Alto 119 m
Horzono MT
Pestovo (Novgoroda provinco)
Pestovo (Novgoroda provinco)
DEC
Pestovo
Pestovo
Situo enkadre de la Novgoroda provinco
Pestovo (Rusio)
Pestovo (Rusio)
DEC
Pestovo
Pestovo
Situo enkadre de Rusio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pestovo [+]
vdr


Pestovo (ruse Пестово) estas urbo en la Novgoroda provinco, Rusio; la administra centro de la distrikto Pestovskij.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Pestovo troviĝas oriente en la Novgoroda provinco, estas la plej orienta urbo de la provinco. La urbo situas je 320 km oriente de la Novgorodo, je 360 km sud-oriente (laŭ fervojo) de Sankt-Peterburgo kaj je 54 km okcidente de Ustjuĵna. Pestovo situas sur la bordo de la rivero Mologa, apartenas al la baseno de Volgo. En la urbo en 2020 loĝis 14 985 homoj.[1]

Pestovo estis fondita en 1918 dum konstruado de fervojo, en 1965 ricevis statuson de urbo.[2]

Simboloj[redakti | redakti fonton]

La blazono de la urbo Pestovo estis oficiale aprobita la 18-an de aŭgusto 2011 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 7328. La blazono estas arĝenta ŝildo, en kies centro situas rekte sidanta nigra urso, en la dekstra mano tenanta oran pistujon, en la maldekstra – oran pistilon.[3]

La flago de la urbo Pestovo estis oficiale aprobita la 18-an de aŭgusto 2011 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 7329. La flago havas la proporcion 3:2 inter la longo kaj la alto kaj tre similas al la blazono. La flago estas blanka, en ties centro situas la sama urso kiel sur la blazono.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-03-01.
  2. г. Пестово (ruse). Заповедная Россия. Arkivita el la originalo je 2020-06-28. Alirita 2021-03-08.
  3. Герб города Пестово (ruse). www.geraldika.ru. Alirita 2021-03-09.
  4. Флаг города Пестово (ruse). www.geraldika.ru. Alirita 2021-03-09.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.