Petőfi-ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petőfi-ponto
Petőfi híd
vojponto • ĵaluziponto
Estiĝo 1952
Lando Hungario vd
Situo Budapeŝto
Situo
Geografia situo 47° 28′ 44″ N, 19° 3′ 48″ O (mapo)47.47888888888919.063333333333Koordinatoj: 47° 28′ 44″ N, 19° 3′ 48″ O (mapo)
Petőfi-ponto (Budapeŝto)
Petőfi-ponto (Budapeŝto)
DEC
Petőfi-ponto
Petőfi-ponto
Lokigo de Budapeŝto en Hungario
Situo de Petőfi-ponto
Map
Petőfi-ponto
vdr

Petőfi-ponto estas grava ponto en Budapeŝto (inter Ferencváros kaj Újbuda) trans la Danubo. Ankaŭ en Győr estas ponto same nomata.

Petőfi-ponto
  • tuta longo: 378 m (kun la aliĝaj partoj 514 m)
  • plej longa aperturo: 154 m kaj estas 2 pli malgrandaj aperturoj
  • larĝo: 25.6 m

La ponto havas 2×2 striojn por aŭto, po 2 striojn por tramo kaj por perpieduloj. Ĝi plilongigas la grandan bulvardon al Buda.

Enkonduka pontoparto de Petőfi-ponto kun moderna tramo, fone Monto Gellért vidiĝas

La ponto pretiĝis en 1937 laŭ planoj de Hubert Pál Álgyay, tiam nomita omaĝe al Miklós Horthy. En 1945 la nazioj eksplodigis la ponton, kiu rekonstruiĝis en 1952, tiam jam havanta novan nomon Petőfi. Renovigoj okazis en 1966, 1980 kaj en 1996. Ĉe la pontofinaĵo en Buda universitato etendiĝas (kiel la foto prezentas). En la alia pontofinaĵo estas trafika nodo, kie finiĝas ekzemple interurba tramo el Csepel.