Petříkov (Ostružná)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 50°12′14″N 17°02′31″E  /  50.20389°N, 17.04194°O / 50.20389; 17.04194 (Petříkov (Ostružná))
Petříkov
germane: Peterswald
domaro
Petříkov 1(EX).jpg
Kapelo
Oficiala nomo: Petříkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Ostružná
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Domoj 71 2010
Rivero Branná
Situo Petříkov
 - alteco 740 m s. m.
 - koordinatoj 50°12′14″N 17°02′31″E  /  50.20389°N, 17.04194°O / 50.20389; 17.04194 (Petříkov (Ostružná))
Plej alta punkto 952
Areo 6,24 km² (624 ha)
Loĝantaro 24 (2001)
Denseco 3,85 loĝ./km²
Fondo 1617
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 788 26
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Petříkov (Ostružná)
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Petříkov, (germane: Peterswald) estas vilaĝo, loka parto de municipo Ostružná. Ĝi troviĝas en montaro Riĥleba montaro. Petříkov situas en valo de rivereto Branná, en supermara alteco 740–950 metroj. Tio estadis signifa vintra centro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Domaron Petříkov fondis en sia senjorujo de Kolštejn en la jaro 1617 Hanuš Petřvaldský z Petřvaldu. Konsisto de tiu ĉi senjorujo Petříkov restis eĉ post tio, kiam estis al Hanuš Petřvaldský pro sekvoj de lia partopreno en ĉeĥa nobelara ribelo konfiskita kaj donita al ĉeĥa victenanto Karolo el Liĥtenŝtejno, en kies dinastio ĝi poste restis ĝis fino de superulara administrado en la jaro 1850. Ekde komenco de la municipa establo (1850) Petříkov estas domaro de Ostružná, nur en la jaroj 1975-1990 ĝi estis, same kiel Ostružná mem, parto de municipo Branná. Lernejo ĉi tie estis fondita en la jaro 1854 (la konstruaĵo mem estis konstruita en la jaro 1911, ĝi pereis en la jaro 1945). Dum unua respubliko ĉi tie funkciis eĉ ĉeĥa minoritata lernejo. Antaŭ la unua mondmilito oni ĉi tie minis piriton kaj grafiton. Minado de la pirito post la unua mondmilito pereis, grafito estis minata plu eĉ dum intermilita periodo.

Post la dua mondmilito kaj ellandigo de la deven aj loĝnatoj la domaro estis alloĝigita nur el unu triono kaj nombro de loĝantoj poste plu sinkis. Anstataŭ 45 domoj en la jaro 1930 estis da ili loĝigitaj en la jaro 1991 nur 5 daŭre loĝigitaj. Sed la domaro evoluis kaj evoluas kiel sezona (vintra) turisma centro kun vico da deglitejoj kaj somera bobada glitejo.

Evoluo de nombro de loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Nombro de loĝantoj de Petříkov laŭ kalkulado aŭ aliaj oficaj registroj:

Jaro 1677 1834 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001
Nombro de loĝantoj 12 202 222 237 212 207 167 150 148[p 1] 43 37 20 13 16 24
  1. el tio: 3 ĉeĥoslovakoj, 135 germanoj; 147 rom. kat., 1 sen konfesio

En Petříkov estas registritaj 71 adresoj : 9 daŭre loĝigitaj domoj kaj 62 dumtempa aŭ refreŝigeja objekto. Nombro de domoj laŭ datumbazo de ministerio por enlandaj aferoj al la 12-a de januaro 2010. Dum popolnombrado el la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 8 domoj, ĉiuj daŭre loĝigitaj.

Galerio[redakti | redakti fonton]