Petřvald (germaneGross Peterswald) estas municipo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Nový Jičín, en Moraviasilezia regiono. Ĝi troviĝas 15 km nordoriente de Nový Jičín kaj 17 km sudokcidente de centro de Ostrava. Petřvald situas apud grava ŝoseo n-ro 58 Příbor-Ostrava en ondiĝinta tereno laŭlonge laŭ rivero Lubina. Al Petřvald estis iom post iom aldonataj municipoj Dvorek kaj Petřvaldík. En la 1950-aj jaroj estis ĝis Petřvald transloĝigita plimulto de loĝantoj de municipo Harty, ki estis detruita kaj sur ĝia loko estis konstruita flughaveno Ostrava-Mošnov. Vivas ĉi tie 1 741 loĝantoj (2024).
La fondon de municipo Petřvald metas kelkaj historiistoj en tempon de la unua episkopa koloniigo kaj ili kunigas ĝin kun fino de la 13-a kaj komenco de la 14-a jarcento. Ili konjektas, ke ĝi estis fondita de Petro, filo de Herold, kiu estas nomita en dokumento "Instrumentum testamenti episcopi Brenonis" el la jaro 1267.