Petar Koĉiĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petar Koĉiĉ
Persona informo
Петар Кочић
Naskiĝo 29-an de junio 1877 (1877-06-29)
en Stričići, Bosnia Vilayet,  Otomana Imperio
Morto 27-an de aŭgusto 1916 (1916-08-27) (39-jaraĝa)
en Beogrado, Austro-Hungarian occupation of Serbia,  Aŭstrio-Hungario
Tombo Nova tombejo en Beogrado vd
Lingvoj serba vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioOtomana Imperio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Profesio
Okupo poeto • ĵurnalisto • romanisto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petar KOĈIĈ (serbe Петар Кочић; naskiĝis la 29-an de junio 1877 en Stričići ĉe Banja Luka; mortis la 27-an de aŭgusto 1916 en Beogrado) estis serba verkisto el Bosnio.

Post la frua morto de la patrino de Petar Koĉiĉ lia patro fariĝis ortodoksa pastro. Petar unue lernis en monaĥejo Gomionici, ekde 1891 en Banja Luka kaj ekde 1895 en gimnazio en Sarajevo. Pro lia serba naciismo oni farigis lin de tiu lernejo; li abiturientiĝis en 1899 en Beogrado. Poste li studis en la filozofia fakulta de Universitato de Vieno. Ekde tiam li publikigis siajn verkojn. Dum mallonga tempo li estis instruisto en Skopje; poste lin dungis serba eldonejo Prosvjeta en Sarajevo, sed maldungis post striko.

En 1907 li fondis gazeton Otadžbina in Banja Luka. Krome li fondis kontraŭaŭstrian, naciisman kaj sociarevolucieman politikan grupon; en 1910 li estis elektita membro de la bosnia parlamento. Li estis malliberigita pro sia kontraŭregistara agado. Jam antaŭ la unua mondmilito li ekhavis nervan malsanon; li mortis en Beograda mensmalsanulejo.

Koĉiĉ verkis satirojn kontraŭ arogantaj kaj ofendantaj oficistoj de la aŭstra registaro, kiuj nur malbone regis la lokan lingvon. Plej konata estas lia drama satiro Melo antaŭ tribunalo (1908). Krome li verkis novelojn, ofte pri perfortemaj originaluloj el sia bosna hejmregiono.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]