Petar Mladenov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petar Toŝev Mladenov
Петър Тошев Младенов
Minister of Foreign Affairs of Bulgaria
Petar Mladenov 1978.jpg
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de aŭgusto 1936(nun 1936-08-22)
en vilaĝo Toŝevci, provinco Vidin, Bulgario
Morto la 31-an de majo 2000
en Sofio
Ŝtataneco Bulgario [#]
Alma mater Sofia UniversitatoMGIMO [#]
Partio Bulgara Komunista Partio
Familio
Edz(in)o Galya Mladenova [#]
Profesio
Okupo politikistodiplomato [#]
Laborkampo politikisto [#]
prezidanto de Bulgario
Dum 3-a de aprilo 19906-a de julio 1990
Antaŭulo vidu supre
Sekvanto Ĵelju Ĵelev
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Petar Toŝev Mladenov (bulgare Петър Тошев Младенов, naskiĝis la  22-an de aŭgusto 1936(nun 1936-08-22), mortis la 31-an de majo 2000) estis bulgaria komunista diplomato kaj politikisto.

Li estis la lasta komunista gvidanto de la Popola Respubliko Bulgario de novembro 1989 ĝis aprilo 1990, kaj la unua prezidanto de la post-komunisma ŝtato Bulgario de aprilo ĝis julio 1990. Jam antaŭe, inter la jaro 1971 ĝis novembro 1989, li dum 18 jaroj estis ministro pri eksteraj aferoj en la komunista registaro de Todor Ĵivkov.