Saltu al enhavo

Petar la 2-a Petroviĉ-Njegoŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petar la 2-a Petroviĉ-Njegoŝ
Persona informo
Петар II Петровић Његош
Naskiĝo 1-an de novembro 1813 (1813-11-01)
en Njeguši,  Episkopa Princlando Montenegro
Morto 19-an de oktobro 1851 (1851-10-19) (37-jaraĝa)
en Cetinjo,  Episkopa Princlando Montenegro
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Mausoleum of Njegoš (en) Traduki (1974–)
Cetinje Monastery (en) Traduki (1951–1955)
Lovćen (en) Traduki (1925–1974)
Petar II Petrović-Njegoš former chapel (en) Traduki (1855–1916) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj serba vd
Ŝtataneco Episkopa Princlando Montenegro Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio House of Petrović-Njegoš vd
Patro Tomislav Petrovic-Njegoš (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
filozofo
verkisto
ortodoksa sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petar la 2-a Petroviĉ Njegoŝ (serbe Петар II Петровић Његош) (en Njeguši, hodiaŭa Montenegro, la 13-an de novembro 1813 - en Cetinje, la 31-an de oktobro 1851 ) estis reganto de Montenegro, serba ortodoksa princo kaj poeto. Li devenis de serbo-montenegra familio.

Li verkis, interalie: la Montan Girlandon, La Falsan Caron , Šćepan la Malgrandan kaj La Radion de la Mikrokosmo. Njegoš metis la administrajn fundamentojn por moderna ŝtato en Montenegro.

Aŭtoro de multaj poemoj kaj versoj. Konsiderata de multaj kiel la plej elstara poeto de la serba literaturo.

Heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

En 1851, Petro la 2-a mortis pro tuberkulozo . Lia preĝejo estis peze difektita per artilerio de la aŭstra-hungara armeo dum la Unua Mondmilito. Post la milito la preĝejon rekonstruis la jugoslava reĝo Aleksandro la 1-a Karađorđević . La serba iniciato estis vidita de la montenegranoj kiel insulto al nacia fiereco. Post 1945 ili lanĉis kampanjon por ke la montenegranoj mem rekonstruu la kapelon kaj malkonstruu la tombon.

Laŭ lia testamento, li estis entombigita sur la pinto de Monto Lovcen en kapelo. Dum la socialisma Jugoslavio, maŭzoleo estis konstruita anstataŭ la kapelo en la fruaj 1970-aj jaroj fare de la kroata arkitekto Ivan Meštrović .

La poezio de Petar la 2-a ludis rolon en la Jugoslava Civita Milito. Ĝi estis deklamata de la serboj por pravigi siajn agojn, precipe kontraŭ la bosnianoj.

La Serb-Montenegra Federacio establis Ordenon de Njegoš en 1998. Pluraj provoj de serbo-montenegranoj deklari la naskiĝtagon de Petar, la 13-an de novembro, nacia tago malsukcesis pro rezisto de bosnianoj, kiuj konsistigas preskaŭ 20% de la loĝantaro de Montenegro.

Monumento al Petar II Njegos en la Politeknika Parko
Serba poŝtmarko 2013, dediĉita al la 200-a datreveno de la naskiĝo de Petar II Petrović Njegoš

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]