Petazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de la dio Hermeso kun petazo

La petazo (malnovgreke: ὁ πέτασος) estis simpla kapvesto de vojaĝanto en antikva Grekio. Ĝi konsistis el duonsfero kun rando kiu donus protekton kontraŭ la suno.[1]

La grekoj opiniis ke ĝi estis de tesalia deveno. Kune kun la klamido ĝi estis portata de la efeboj en la gymnasion.

La romianoj uzis la petazon (petasus) por protekti sin kontraŭ la suno en la teatro.

Rimarko

  • Petazo sen aŭ kun flugiloj estis la kapvesto de Hermeso, protektanto de la efeboj kaj de lia romia ekvivalento Merkuro.


Referencoj

  1. Hall, J. (2000). Hall's Iconografisch Handboek. Leiden: Primavera Pers. ISBN 9074310052

Eksteraj ligiloj