Petaĥ Tikva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petaĥ Tikva · פתח תקווה
la parko Azorim
la parko Azorim
la parko Azorim
urbo • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Distrikto Centra distrikto de Israelo
Poŝtkodo 49001–49197
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 236 169  (2016) [+]
Loĝdenso 6 584 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 5′ N, 34° 53′ O (mapo)32.08333333333334.883333333333Koordinatoj: 32° 5′ N, 34° 53′ O (mapo) [+]
Alto 16 m [+]
Areo 35,868 km² ( 358 6.8 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Petaĥ Tikva · פתח תקווה (Centra distrikto de Israelo)
Petaĥ Tikva · פתח תקווה (Centra distrikto de Israelo)
DEC
Petaĥ Tikva · פתח תקווה
Petaĥ Tikva · פתח תקווה
Situo de Petaĥ Tikva · פתח תקווה
Petaĥ Tikva · פתח תקווה (Israelo)
Petaĥ Tikva · פתח תקווה (Israelo)
DEC
Petaĥ Tikva · פתח תקווה
Petaĥ Tikva · פתח תקווה
Situo de Petaĥ Tikva · פתח תקווה

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Petah Tikva [+]
vdr

Petaĥ Tikva (hebree פתח תקווה, Pordo de la espero, arabe بتاح تكفا; ankaŭ Petah Tiqwah, Petah Tikva) estas urbo en Israelo, situanta en la metropola areo Guŝ Dan, kelkajn kilometrojn oriente de Tel Aviv (laŭ la Torao, en la regiono antikve vivis la tribo de Dan, unu el la dek du triboj de izraelidoj, kiuj laŭ la biblia tradicio konsistigas la judan popolon). Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 236 169 loĝantoj sur areo de 35,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 584 loĝantoj/km² - tiel Petaĥ Tikva apartenas al la plej grandaj urboj de Israelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Petaĥ Tikva en 1912
konstruaĵo de la urba administracio
la nacia parko Jarkon-Afek

La unuan setlejon fondis en 1878 setlistoj el Jerusalemo. Ĝi estis la unua juda kamparana setlejo („moŝavao“) en la tiama Palestino; pro tio ĝi ricevis ankaŭ la kromnomon „Patrino de Moŝavot“.

La setlejo havis poste gravajn problemojn pro la misrikoltoj kaj malario. Oni do sekigis la malariajn marĉojn kaj la loko iĝis centro de la kultivado de citrusoj. Ekde 1888, la setlistoj ricevis apogon de barono Edmond de Rothschild, kiu apogis diversajn setlejajn projektojn en la tiama Palestino. La komunumo kreskis dum la tempo kaj en 1937 ricevis eĉ la urborangon.

Hodiaŭa urbo[redakti | redakti fonton]

Petaĥ Tikva estas hodiaŭ urbo, kie memorigas la agrikulturan pasinton nur la t.n. verdaj ĝardenoj en la urbocentro. La centra kolono de la ekonomio estas la industrio, precipe en branĉoj de tekstaĵoj, metalo, nutraĵoj kaj ligno. En Petaĥ Tikva havas ankaŭ la sidejon de la dismonde aganta farmacia konzerno Teva.
La turismo ne gravas en la urbo, en la proksimo situas la rivero Jarkon en la nacia parko Jarkon-Afek, tutjara rivero de 28 kilometroj fluanta al la Mediteraneo en Tel-Avivo, kiu estas la plej akvoplena rivero el tiuj fluantaj al la Mediteraneo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]