Pete Buttigieg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pete Buttigieg
Pete Buttigieg

Oficanta
Funkcio akceptita:
1-a de januaro 2012
Antaŭulo Steve Luecke

Naskiĝo 19-an de januaro 1982
en South Bend
Politika partio Usona Demokrata Partio
Edz(in)o Chasten Buttigieg
Alma mater Universitato Harvard
Universitato de Oksfordo (Kolegio Pembroke)
Okupo Politikisto
Religio Episkopanismo
TTT Urbestra retpaĝo
Kampanja retejo
Information icon.svg
vdr

Pete BUTTIGIEG &emdash; plenaforme Peter Paul Montgomery BUTTIGIEG, (prononcata /ˈpi:t ˈbuːtɪdʒədʒ/, do proksimume Pit BUTiĝeĝ; naskita la 19-an de januaro, 1982 en South Bend, Indianao, Usono) estas la urbestro de sia naskiĝurbo, kaj kandidato por la nomumiĝo de la Demokratia Partio en la usona prezidenta balotado de 2020. Li estas konata kiel la unua grava usona prezidenta kandidato geja (kiam li urbestriĝis en 2012, li estis la unua malkaŝe geja urbestro en la historio de Indianao), kaj kiel nekutime poliglota kandidato. Krom la angla, li regas ĝis uzebla grado ankaŭ la lingvojn hispanan, araban, italan, darian, persan, maltan, francan, norvegan, kaj gestas en la usona signolingvo ASL.