Pete Johnson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pete Johnson, proks. aŭguston de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

Peter „Pete“ Johnson (* 24./25-an de marto 1904[1] en Kansasurbo; † 23-an de marto 1967 en Bufalo) estis usona bugiopianisto.

Vivo kaj aktiveco

Li komencis sian karieron en 1922 kiel frapinstrumentisto en Kansasurbo (Misurio) kaj lernis nur en la aĝo de 18 jaroj la pianludadon. Ekde 1926 ĝis 1938 li laboris kiel pianisto, ofte kune kun Big Joe Turner. En 1938 la du prezentis en la novjorka Carnegie Hall. Ĉi tiu koncerto ekigis bugio-febron, kaj Johnson ekde tiam apartenis kune kun Meade Lux Lewis kaj Albert Ammons, kiuj ankaŭ ludis ĉe la koncerto, al la ĉefaj pianistoj tiutempaj. La tri muzikistoj ofte ankaŭ prezentis kiel triopo. Male al la du aliaj li pli bone sentiĝis tamen kiel bandano ol kiel soloisto.[2]

Johnson krome estis elstara paŝpiana, svinga kaj blusa pianisto, kion pruvas multaj publikigaĵoj.

Majon 1949 li prezentis sur la pariza Festival International 1949 de Jazz. En 1950 Johnson transloĝis al Bufalo kaj prezentis plue malgraŭ sanproblemoj, aparte kun Jimmy Rushing kaj Big Joe Turner. En 1958 li suferis apopleksion, kiu lin parte paralizis. Kiam la germana ĵazfanatikulo H. Maurer, kies The Pete Johnson Story aperis en 1965, kolektis monon por li, li estis sufiĉe malriĉiĝinta. Pete Johnson mortis marton 1967 en Bufalo, Novjorkio, en la aĝo de 62 jaroj.

Diskografio (selekto)

(ekde maldekstre:) J. C. Higginbotham, Pete Johnson, Red Allen kaj Lester Young, National Press Club, Vaŝingtono, proks. 1940.
Foto de William P. Gottlieb.

Gravaj titoloj

  • "1280 Stomp"
  • "627 Stomp"
  • "Basement Boogie"
  • "Buss Robinson Blues"
  • "Cherry Red"
  • "Death Ray Boogie"
  • "Goin' Away Blues"
  • "Holler Stomp"
  • "Just for You"
  • "Lone Star Blues"
  • "Pete's Blues"
  • "Pete's Lonsome Blues"
  • "Rebecca"
  • "Roll 'Em Pete"

Kompilaĵoj

  • 1938-1939 Classics, 1938
  • King of Boogie Milan, 1939
  • Master of Blues and Boogie Woogie, Vol. 3 Oldie Blues, 1939
  • Boogie Woogie Mood (1940-1944) MCA ca. 1970
  • Pete's Blues Savoy, 1946
  • Central Avenue Boogie || Delmark 1993
  • Master of Blues and Boogie Woogie Oldie Blues 1975
  • 1939-1941 Classics 1996
  • 1944-1946 Classics 1997
  • Blues & Boogie Woogie Master 1938/1946 EPM Musique 1998
  • St. Louis Parties of July 20 & August 1, 1954 Document 1999
  • Roll 'Em Pete Pearl 1999
  • 1947-1949 Classics 2000
  • Atomic Boogie: The National Recordings 1945-1947 Savoy Jazz 2001[3]

Referencoj

  1. Bohländer Reclams Jazzführer 1989 und Kunzler Jazzlexikon 2002 indikas la 25-an de marto
  2. Russell, Tony (1997). The Blues - From Robert Johnson to Robert Cray. Dubai: Carlton Books Limited. pp. 127. ISBN 1-85868-255-X.
  3. http://en.wikipedia.org/wiki/Pete_Johnson