Peter Arnett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Arnett
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1934 (1934-11-13) (89-jaraĝa)
en Riverton / Aparima
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoNov-Zelando
Alma mater Waitaki Boys' High School
Okupo
Okupo ĵurnalistomoderatorokorespondisto
vdr

Peter Gregg ARNETT (13a de Novembro 1934) estas Novzeland-devena ĵurnalisto, kiu posedas ŝtatanecon kaj de Nov-Zelando kaj de Usono,[1] Li estas konata pro sia kovro de la Vjetnama Milito kaj de la Golfa Milito. Li ricevis en 1966 la Pulitzer Premion pri Internacia Informado pro sia laboro en Vjetnamo el 1962 ĝis 1965, ĉefe informante por Associated Press.

Arnett laboris por la gazeto National Geographic, kaj poste por diversaj televidkanaloj, plej notinde dum preskaŭ du jardekoj por la CNN. Arnett publikigis memorlibron, Live from the Battlefield: From Vietnam to Baghdad, 35 Years in the World's War Zones (1994). En Marto 1997, Arnett intervjuis Osama bin Laden, estro de Al-Qaeda.[2] La ĵurnalisma lernejo de la Suda Instituto de Teknologio en Nov-Zelando estis nomita laŭ Arnett.[3]

Dum Usono klopodis prezenti la militon en Irako kiel militon kun kirurgia precizeco kun tre malmultaj civilaj viktimoj, Peter Arnett ne timis rakonti pri la sekvoj de la milito kiel li vidis ilin. Ĉar ĝi estis forta armilo kontraŭ la milita diskurso, lia raportado ricevis subtekston "Tiu ĉi filmeto estis permesita de irakaj cenzuristoj" en usona televido por kredigi, ke oni ne kredu kion oni vidas.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peter Arnett. RosettaBooks. Arkivita el la originalo je 20a de Septembro 2016. Alirita 13a de Septembro 2016.
  2. . Peter Arnett: Osama bin Laden and returning to Afghanistan. CNN News (5a de Decembro 2001). Arkivita el la originalo je 7a de Decembro 2009. Alirita 12a de Septembro 2007. Arkivigite je 2013-01-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-24. Alirita 2021-09-14.
  3. NZ: 'Peter Arnett' journalism school forced to close over lack of students. Pacific Media Watch (23a de Aprilo 2015). Alirita 11a de Septembro 2016.
  4. (en) Felix Koltermann, Images as weapons of war, Quaderna.de, 2014

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rosenkranz, Keith. (1999) Vipers in the Storm: Diary of a Gulf War Fighter Pilot. Nov-Jorko: McGraw-Hill. ISBN 0-07-134670-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]