Peter Behrens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Behrens
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1868 (1868-04-14)
en Hamburgo
Morto 27-an de februaro 1940 (1940-02-27) (71-jaraĝa)
en Berlino
Mortokialo korinfarkto
Tombo Wilmersdorf Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana RegnoGermanio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj • Academy of Fine Arts, Karlsruhe • Kunstakademie Düsseldorf • Christianeum Hamburg
Familio
Edz(in)o Lilli Behrens
Amkunulo Else Oppler-Legband
Infanoj Josef Behrens • Petra Fiedler
Parencoj Till Behrens
Okupo
Okupo poster artist • arkitektotipografo • pentristo • dezajnisto • grafikisto • universitata instruisto • grafikartisto • ilustristo • artinstruisto
Verkoj Eduard-Müller-Krematorium
Haus Wiegand
Mannesmann-Haus
AEG’s Turbine factory
AEG-Montagehalle für Großgeräte
AEG-Kleinmotorenfabrik
Neue Fabrik für Bahnmaterial
vdr

Peter BEHRENS (14a de Aprilo 1868 – 27a de Februaro 1940) estis germana arkitekto kaj desegnisto. Li estis grava por la modernisma movado, kaj kelkaj el la ĉefaj nomoj de la movado (kiel Ludwig Mies van der Rohe, Le Corbusier kaj Walter Gropius) laboris por li en la plej fruaj stadioj de siaj karieroj.

Li estis unu el la estroj de la arkitektura reformo je la ŝanĝo de jarcento kaj estis la ĉefa desegnisto de faktoriaj kaj oficejaj konstruaĵoj el briko, ŝtalo kaj vitro. En 1903, Behrens estis nomumita direktoro de la Altlernejo Kunstgewerbeschule en Düsseldorf, kie li plenumis sukcesajn reformojn. En 1907, Behrens kaj dek aliaj fakuloj (Hermann Muthesius, Theodor Fischer, Josef Hoffmann, Joseph Maria Olbrich, Bruno Paul, Richard Riemerschmid, Fritz Schumacher, inter aliaj), plus dekdu kompanioj, ariĝis por krei la asocion Deutscher Werkbund.