Peter Bogdanovich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Bogdanovich
Persona informo
Peter Bogdanovich
Naskiĝo 30-an de julio 1939 (1939-07-30)
en Kingston
Morto 6-an de januaro 2022 (2022-01-06) (82-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis per Parkinsona malsano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Collegiate School • Stella Adler Studio of Acting vd
Familio
Edz(in)o Louise Stratten • Polly Platt vd
Amkunulo Cybill Shepherd • Dorothy Stratten vd
Infanoj Antonia Bogdanovich • Sashy Bogdanovich vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristofilmproduktoro • kameraisto • filmmuntistoverkistoĵurnalisto • filmkritikisto • filmaktoro • televida aktoro • prozisto • film historian • reĝisoro • produktoro vd
Laborkampo filmo • kina reĝisorado vd
Aktiva dum 1968–2018 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter BOGDANOVICH (en serba: Петар Богдановић, Petar Bogdanović) OSE (naskiĝis la  30-an de julio 1939(nun 1939-07-30), mortis 6-a de januaro 2022) estis usona reĝisoro, verkisto, aktoro, produktoro, kritikisto kaj kin-historiisto. Parto de la tajdo de la reĝisoroj de "Nova Holivudo", la kariero de Bogdanovich startis kiel kin-ĵurnalisto ĝis li estis dungita por labori por la filmo de Roger Corman nome The Wild Angels (1966). Post la sukceso de la filmo, li sukcesis reĝisori sian propran filmon Targets (1968) kaj poste akiris pli ampleksan popularecon pro sia dramo laŭdita de kritikistoj nome The Last Picture Show kun Jeff Bridges kaj Cybill Shepherd (1971), kiu atingis ok nomumojn por Oskar-premioj inter kiuj la Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Reĝisoro.

Post la sukceso de The Last Picture Show, li reĝisoris la frenezan komedion What's Up, Doc? (1972), kiu estis grava sukceso de biletvendado kaj estis konsiderata unu el la plej bonkvalitaj komediaj filmoj de ĉiu tempo[1][2] kaj alian kritikan kaj biletvendadan sukceson nome Paper Moon (1973), kiu havigis al li nomumon por la Premio Ora Globo al la Plej Bonkvalita Reĝisoro. Liaj postaj tri filmoj estis ĉiuj kritikaj kaj biletvendadaj malsukcesoj; kiel Daisy Miller denove kun Cybill Shepherd (1974). Post kvar-jara hiato, li faris revenon per Saint Jack (1979) kaj They All Laughed (1981). Ekde tiam, li sekvis al rektaj filmoj kiel Mask (1985), Noises Off (1992), The Cat's Meow (2001) kaj She's Funny That Way (2014). Kiel aktoro, li estas plej bone konata kiel Elliot Kupferberg de la serio de HBO nome The Sopranos kaj pro sia rolo en la filmo de Orson Welles nome The Other Side of the Wind, kiun li ankaŭ helpis finigi.[3]

Kiel faka kinhistoriisto, li reĝisoris dokumentajn filmojn kiel Directed by John Ford (1971) kaj publikigis ĉirkaŭ dek librojn kelkaj el kiuj inkludas intervjuojn kun siaj amikoj Howard Hawks, Alfred Hitchcock kaj Orson Welles. Li ankaŭ verkis memoron pri sia rilato kun la manekeno Dorothy Stratten kaj pri ŝia murdo titolita The Killing of the Unicorn. La filmoj de Bogdanovich estis influo super kelkaj reĝisoroj kiel Quentin Tarantino,[4] Rian Johnson,[5][6], David Fincher,[7] Edgar Wright,[8] fratoj Safdie,[9] Wes Anderson, kaj Noah Baumbach.[10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brownfield, Paul. 101 Funniest Screenplays. Offbroadway.broadwayworld.com. Alirita 11a de novembro 2015.
  2. 100 Greatest Comedies of the 20th Century (PDF). Arkivita el la originalo je 23a de oktobro, 2017. Alirita 2015-12-07. Arkivigite je 2017-10-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-23. Alirita 2020-08-29.
  3. Hollywood Ending Near for Orson Welles’s Last Film. Carvajal, Doreen, The New York Times (28a de oktobro 2014). Alirita 2014-10-30.
  4. Artikolo de Tarantino pri Peter Bogdanovic[rompita ligilo]
  5. Five Favorite films with Rian Johnson. Rotten Tomatoes (2009-05-13). Alirita 2020-08-12.
  6. Liaj komentoj pri la fina paĝo de Picturing Peter Bogdanovich
  7. David Fincher's favorite films. Indiewire (21a de februaro 2011). Alirita 2020-08-12.
  8. Edgar Wright intervjuo kun "Baby Driver" - The Reel Bits
  9. Benny and Josh Safdie on Uncut Gems, Collaborating with Adam Sandler, Furby Bling and More. Allen, Nick, RogerEbert.com (9a de decembro 2019). Alirita 2020-08-12.
  10. How to steal like your fave indie filmmaker. Chen, Nick, Dazed Digital (23a de julio 2015). Alirita 2020-08-12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]