Peter Brook

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Peter Brook
Peter Brook.JPG
Personaj informoj
Naskiĝo 21-an de marto 1925 (1925-03-21) (94-jara)
en Londono, Flag of the United Kingdom.svg Unuiĝinta Reĝlando
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Kolegio Magdaleno
Profesio teatra reĝisoro, reĝisoro, filmmuntisto, scenaristo, verkisto
Oficiala retejo http://www.newspeterbrook.com/
Lingvoj angla lingvo
Familianoj
Edz(in)o Natasha Parry
Infanoj Irina Brook, Simon Brook
Frat(in)o Alexis Brook
v  d  r
Information icon.svg

Peter Stephen Paul Brook (naskiĝis la 21-an de marto 1925 en Londono) – angla teatra, filma kaj opera reĝisoro juddevena, verkisto kaj produktoro.

Skizo pri biografio[redakti | redakti fonton]

Edukita en Lernejo Gresham kaj Universitato de Oksfordo. En 1941 komencis kunlaboron kun Shakespeare Memorial Theatre, kiu poste transformiĝis al Royal Shakespeare Theatre. Tie surscenigis interalie verkojn de William Shakespeare kiel La Tragedio de Reĝo LearSomermeznokta sonĝo.

En 1970 kreis kune kun Micheline Rozan Internacian Centron de Teatra Kreado kaj en 1974 transprenis parizan Théâtre des Bouffes du Nord, surscenigante baratan eposon Mahabharato, en kiu ankaŭ rolis polaj aktoroj.

Maje 2004 Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań atribuis al li honoran doktorecon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]