Peter Christen Asbjørnsen
| Peter Christen Asbjørnsen | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 15-an de januaro 1812 en Christiania, | ||||
| Morto | 6-an de januaro 1885 (72-jaraĝa) en Christiania, | ||||
| Tombo | Vår Frelsers gravlund en Oslo | ||||
| Lingvoj | norvega • dana vd | ||||
| Ŝtataneco | Norvegio | ||||
| Alma mater | Det Kongelige Frederiks Universitet (mul) Universitato de Oslo | ||||
| Subskribo | |||||
| Profesio | |||||
| Alia nomo | Clemens Bonifacius vd | ||||
| Okupo | verkisto forstisto porinfana verkisto marbiologo kolektisto de fabeloj | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Peter Christen ASBJØRNSEN (n. la 15-an de januaro 1812 en Kristiania - m. la 6-an de januaro 1885, samloke) estis norvega verkisto, forstisto kaj zoologo, ĉefe konata kiel kolektanto de norvegaj popolfabeloj.
Kunlaborinte dum multaj jaroj kun Jørgen Engbertsen Moe, iliaj fabellverkaĵoj estas kutime nomataj kune "Asbjørnsen kaj Moe", kaj inter ili estas plej konata Norske Folkeeventyr ("norvegaj popolaj fabeloj"), kolekto de norvegaj popolrakontoj el la parola folkloro, kiu estis eternigita en la okcidentaj norvegaj valoj kaj en la centraj montoj. [1][2][3]
Vivo
[redakti | redakti fonton]
Kvankam Asbjørnsen naskiĝis en Kristiania, liaj radikoj kuŝis en Gudbrandsdalen, regiono kun riĉa popoltradicio. Kiel studento, li renkontis Jørgen Moe, kun kiu li vojaĝis tra Norvegio, kolektante kaj registrante popolrakontojn. Ili komencis publikigi ilin en 1841. Inspiritaj de Jacob Grimm, ili provis reprodukti tion, kion ili aŭdis, kiel eble plej fidele, tiel farante valoran kontribuon al la norvega lingvo. La publikaĵoj de la kolektoj de Asbjørnsen estis vaste distribuitaj kaj fortigis la norvegan nacian konscion. Sed poste Asbjørnsen rezignis pri ĉi tiu agado kaj laboris kiel forstisto de 1858 ĝis 1876. Li ankaŭ verkis multajn sciencajn verkojn.
Lia portreto ornamis la norvegan 50-kronan monbileton de 1997 ĝis 2019. [4]
Verkado
[redakti | redakti fonton]

Oni ĝenerale asertis, ke la vigleco en verkado venis de Asbjørnsen dum la gracio apartenis al Moe, sed fakte la du laboris kune dum jaroj, kio igis ilin adopti la samajn manierojn de literatura esprimmaniero.
Li provis transdoni la kolektitajn rakontojn kiel eble plej proksime al la originalo, sen aldoni ion superfluan, tiel konservante ilian belecon kaj originalecon. La aŭtoro de tiaj fabeloj kiel La Reĝaj Leporoj, La Korvoj de Ut-Røst , kaj La Rakontoj de Bertha Tuppenhauk.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Norske Folkeeventyr (1841-1844)
- Norske Huldreeventyr og Folkesagn (1845-1848)
Filmadaptiĝoj
[redakti | redakti fonton]- " La Reĝaj Leporoj " (ruse Королевские зайцы) estas sovetia animacia filmo el 1960 bazita sur lia samnoma fabelo.
- " Espen en la Regno de Troloj " (norvege Askeladden - I Dovregubbens hall) estas norvega fabelfilmo el 2017, bazita sur la norvegaj fabeloj pri Askeladd.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Al ĉiu ŝajnas siaj propraj idoj plej belaj trad. de H. Th. Thomsen
- Satano en la nukso trad. de H. Th. Thomsen
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Peter Christen Asbjørnsen-monumento en parko St. Hanshaugen en Oslo (Norvegio)
-
Skulptaĵo de Asbjørnsen, 1885, fare de Brynjulf Bergslien .
-
Norske folke- og huldreeventyr. Andet oplag (1896) (Gyldendalske Boghandels Forlag, Copenhagen)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Reimund Kvideland Peter Christen Asbjørnsen, Eventyrsamler, Forfatter, Zoolog. Norsk biografisk leksikon. Alirita June 5, 2016 .
- ↑ Ørnulf Hodne Jørgen Moe, Geistlig, Forfatter, Folklorist. Norsk biografisk leksikon. Alirita June 5, 2016 .
- ↑ Edvard Beyer Asbjørnsen og Moe. Norsk biografisk leksikon. Alirita June 5, 2016 .
- ↑ 50-Krone Note. Norges Bank. Alirita June 5, 2016 .

