Peter Fonda
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Peter Fonda | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Peter Henry Fonda |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1940 en Novjorko, Nov-Jorkio |
Morto | 16-an de aŭgusto 2019 (79-jara) en Los-Anĝeleso, Kalifornio |
Mortokialo | pulma kancero |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Nebrasko ĉe Omaha |
Familio | |
Patro | Henry Fonda |
Patrino | Frances Ford Seymour |
Frat(in)o | Jane Fonda |
Edz(in)o | Susan Brewer |
Infanoj | Bridget Fonda • Justin Fonda |
Profesio | |
Profesio | filmaktoro • filmreĝisoro • scenaristo • produktoro |
TTT | |
Retejo | http://peterfonda.com/ |
Peter Seymour FONDA (naskiĝis la 23-an de februaro, 1940, mortis la 16-an de aŭgusto 2019) estis usona aktoro kaj reĝisoro.
Li naskiĝis en Novjorko, kiel filo de la aktoro Henry Fonda. Li studis aktoradon en Omaha, Nebrasko, la hejmurbo de sia patro. Post kariero en la Omaha Playhouse (kie ankaŭ lia patro kaj Marlon Brando famiĝis), li revenis al Novjorko kaj poste transloĝiĝis al Hollywood por fari filmojn.
Internacian famon li atingis per la filmo Easy Rider en la jaro 1969. Post tiu ĉi sukceso li elprovis sin ankaŭ kiel reĝisoro (The Hired Head, 1970). Dufoje li estis nomumita por la Oskaro.
Peter Fonda estas la frato de Jane Fonda kaj la patro de Bridget Fonda.
Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]
- Easy Rider (Usono, 1969)
- The Hired Head (Usono, 1970; P. Fonda kiel aktoro kaj reĝisoro)
- 92 in the Shade (Usono, 1975)
- Futureworld (Usono, 1976)
- Fighting Mad (Usono, 1976)
- Wanda Nevada (Usono, 1979, P. Fonda kiel aktoro kaj reĝisoro)
- Grace of My Heart (Usono, 1996)
- Ulee's Gold (Usono, 1997)
- The Limey (Usono, 1999)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Peter Fonda ĉe IMDB (angla)