Peter Gabriel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriel kantanta, Aŭgusto 1978

Peter Brian Gabriel (naskiĝinta la 13an de februaro 1950) estas angla kantisto, muzikisto, kaj kantokomponisto kiu famiĝis ĉefe kiel ĉefa voĉisto kaj flutisto de la grupo de progresiva roko nome Genesis.[1] Post eliro el Genesis, Gabriel eniris sukcesan soloan karieron. Lia albumo de 1986 album, So, estis lia plej komerce sukcesa, kaj la plej sukcesa kanto de la albumo, nome "Sledgehammer", akiris premion MTV Awards en 1987, kaj tiu kanto estis la plej ludata muzikfilmeto en la historio de tiu stacio.

Pli ĵuse, Gabriel dediĉis sin al produktado kaj helpo de mondmuziko (ekzemple pere de WOMAD) kaj al pionirado de cifereca distribuado de muziko. Li engaĝiĝis ankaŭ en variaj humanitaraj kampanjoj. Gabriel ricevis nombrajn muzikpremiojn laŭlonge de sia kariero, inklude tri Brit Awards, ses Grammy, 13 MTV Video Music Awards kaj en 2007 BMI Icon ĉe la 57a jara BMI London Awards pro sia “influo sur generacioj de muzikistoj.”[2][3]

Diskaro

  • Peter Gabriel 1 (Car) (1977)
  • Peter Gabriel 2 (Scratch) (1978)
  • Peter Gabriel 3 (Melt) (1980) / Ein deutsches Album (1980)
  • Peter Gabriel 4 (Security) (1982) / Deutsches Album (1982)
  • Birdy (1985)
  • So (1986)
  • Passion: Music for The Last Temptation of Christ (1989)
  • Us (1992)
  • OVO (2000)
  • Long Walk Home: Music from the Rabbit-Proof Fence (2002)
  • Up (2002)
  • Scratch My Back (2010)
  • New Blood (2011)

Notoj

  1. Peter Gabriel Biography PeterGabriel.com
  2. Peter Gabriel Receives Top Honor at BMI London Awards. bmi.com. Alirita 2010-10-13.
  3. Past Winners: Peter Gabriel Grammy.com. Konsultita la 24an de novembro 2011