Peter Glover Forster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Peter Glover Forster
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1943 (1943-11-30)
Morto 10-an de januaro 2003 (2003-01-10) (59-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Peter Glover FORSTER (naskiĝis en 1944, mortis la 10-an de januaro 2003) estis brita sociologo, konata precipe pro la disertacio The Esperanto Movement ("La Esperanto-Movado", aperinta en 1982), en kiu li superrigardis la historion de la organizita Movado, okupiĝis pri ideologiaj kaj teoriaj demandoj kaj precipe prezentis siajn esplorojn pri la esperantistoj en Britio. Plurajn semajnojn li estis konsultinta la Bibliotekon Hector Hodler de UEA. Post la doktoriĝo en 1977 Forster akceptis funkciojn en Afriko, interalie en la universitato de Malavio. Li edzinigis afrikaninon kaj patris tri infanojn. Pro sia instrufunkcio interalie en la universitato de Hull (Britio) kaj pro la familio li ne havis multe da tempo por Esperanto, sed fariĝis membro de la studgrupo "Perspektivo" kaj funkciis kiel ĝia prezidanto de 1996 ĝis 2001.

(Tiu ĉi nekrologo estas prenita el revuo Esperanto.)