Peter Hacks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Peter HACKS)
Peter Hacks
Persona informo
Peter Hacks
Naskiĝo 21-an de marto 1928 (1928-03-21)
en Breslaŭo, Germana Regno
Morto 28-an de aŭgusto 2003 (2003-08-28) (75-jaraĝa)
en Groß Machnow
Tombo Berlino vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Munkena universitato vd
Subskribo Peter Hacks
Familio
Edz(in)o Anna Elisabeth Wiede vd
Profesio
Alia nomo Saul O’Hara vd
Okupo dramaturgoverkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Peter Hacks

Peter HACKS [peter haks] (naskiĝis la 21-an de marto 1928 en Breslaŭo, Germana Regno, mortis la 28-an de aŭgusto 2003 en Rangsdorf-Groß Machnow, Germanio) estis germana verkisto.

Peter Hacks naskiĝis kiel filo de advokato en Vroclavo. Ekde 1947 li studis kaj laboris en Munkeno kaj en 1955 li pro politikaj kialoj transloĝiĝis al Orienta Berlino. Tie li fariĝis membro de la Berliner Ensemble, teatra ensemblo gvidata de Bertolt Brecht. Ekde 1963 li plene dediĉas sin al la verkado.

La verkaro de Peter Hacks konsistas ĉefe el teatraĵoj, sed ankaŭ el poemoj, eseoj kaj infanlibroj. Kvankam la politikaj opinioj de Hacks ofte elvokas akran kritikon, li nuntempe apartenas al la plej renomaj germanaj dramistoj.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Windloch (infanlibro, 1956)
  • Der Frieden (komedio, 1963)
  • Der Flohmarkt (poemoj por infanoj, 1965)
  • Moritz Tassow (komedio, 1965)
  • Amphitryon (komedio, 1968)
  • Ein Gespräch im Hause Stein über den abwesenden Herrn von Goethe (dramo, 1976)
  • Senecas Tod (dramo, 1978)
  • Pandora (dramo, 1981)
  • Historien und Romanzen (rakontoj, poemoj kaj eseoj, 1986)
  • Die Gedichte (poemoj, 1988)
  • Fafner, die Bisammaus (dramo, 1992)