Peter Handke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La verkisto Peter Handke en la jaro 2006-a.

Peter HANDKE (naskiĝinta la 6-an de decembro 1942 en Griffen) estas aŭstra verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Parton de sia malfacila junuleco li pasigis en Berlino (1944-48). De 1961-65 li studis jursciencon en Graz, kie li kontaktiĝis kun avangardmaj verkistoj ĉirkaŭ la Forum Stadtpark kaj la fakgazeto Manuskripte. En 1966 li mallaŭdis dum konferenco en Princeton la priskribad-nekapablon (Beschreibungsimpotenz) de la intertempe jam ne tro verkista sed pli kritikista rondo Gruppe 47. Tio plirapidigis ties nuligon.

Poste Handke plurfoje vizitis Usonon (kp. la vojaĝromanon Der kurze Brief zum langen Abschied de1972) kaj ekloĝis en Berlino kaj en Kronberg im Taunus, poste en Parizo kaj - de 1979 ĝis 1988 - en Salcburgo. Nuntempe li vivas kiel liberprofesia verkisto apud Parizo. En 1973 li ricevis la Georg-Büchner-premion kaj en 1979 la Kafka-premion.

Post la eksplodo de la Kosova Milito en 1999 li forlasis la Romkatolikan Eklezion pro la papa sinteno pri la milito kaj redonis la Büchner-premion por protesti kontraŭ la milita engaĝiĝo de NATO en la koro de Belgrado. Li krome manifestacie kaj solidarece vojaĝis en Belgradon kaj al Novi Sad por ne perdi sian kredindecon.

Kreiva agado[redakti | redakti fonton]

Komencoj[redakti | redakti fonton]

En sia unua romano Die Hornissen (1966) kritika demandado pri la mondo pere de lingvo ankoraŭ estas kaŝita. Sed jam en la sekvontaj voĉlegadaĵoj Selbstbezichtigung (1966), Weissagung (1966) kaj Hilferufe (1967) tia demandado iĝis la fokuso. Ankaŭ en sia provoka kaj de Claus Peymann surscenejigita teatrodebutaĵo Publikumsbeschimpfung - teatraĵo sen bildoj kaj sen intrigo, la monda pridemandado centras. Simile por Kaspar (1967): iIntence la verkisto elektis la karakteron de la trovita orfano Kaspar Hauser kiel ĉefrolulo de teatraĵo, kiu montras kiel paroligi homojn kaj turmenti lin. Per sia en 1972 - ankaŭ filmigita - rakonto Die Angst des Tormanns beim Elfmeter (1970) Handke skribis en la tradicio de Hugo von Hofmannsthal literaturaĵon plena de lingvoskeptiko (ekz. en la hofmannsthala Ein Brief de 1900). Tie ĉi li evoluigas pensadon, kiu estis anoncinta sin jam en la krimromano Der Hausierer (1967) : fakte, la golulo (=protagonisto de la verko Die Angst des Tormanns) aktoras pasive; la objektojn, kiujn li vidas, pli kaj pli enlingviĝas kaj iĝas ordonoj kaj malpermesoj.

La tie ĉi kritika vido de la ĉiamĉeesto de signosistemoj kaj la senpotenco de la homoj uzantaj ilin en la sekvanta verkaro de Handke reperdiĝis. Ĉar tiam li flegis patosan, altnivelan stilon kun imito de la Nova subjektiveco de la tiutempa germanlingva literaturo (Wunschloses Unglück, 1972, pri la sinmortigo de la patrino; Die Stunde der wahren Empfindung, 1975, Langsame Heimkehr, 1979). Literaturo iĝas garantiilo de nova ordo en nepriloĝita mondo. Lirka hermetismo (Die Innenwelt der Außenwelt der Innenwelt, 1969) iras brakon en brako kun intence nepolitika sintenogeht (Ich bin ein Bewohner des Elfenbeinturms, 1972).

Dum la 80-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1980 aperis lia poetika esea rakonto Die Lehre der Sainte-Victoire, kiu laŭ la pentra verkaro de Paul Cézanne konceptigis universalan poezion kaj ankoraŭ senteblas en la arta fabelo Die Abwesenheit (1987). La ideo harmoniigi la naturon per la kreiveco de artistoj ankaŭ ĉerpas ideojn de Adalbert Stifter. Li iĝis, same kiel Karl Philipp Moritz kaj Gottfried Keller unu el la plej gravaj imitinda ekzemplo por Handke. Aliajn modelojn de prapoezio danke al ordigita reirado donas Der Chinese des Schmerzes (1983) kaj Die Wiederholung (1986).

Dum la 90-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Dum la 1990-aj jaroj Handke skribis la detalriĉajn-himnajn prozo-studojn Versuch über die Jukebox (1990) kaj Versuch über den geglückten Tag. Ein Wintertagtraum (1991) [kiu daŭrigis la strukturon de Versuch über die Müdigkeit de 1989] la malfacile alirebla pantomimdramo Die Stunde da wir nichts voneinander wußten (1992) kaj la longa epopeoimita romano Mein Jahr in der Niemandsbucht (1994).

Per sia miniatura kolekto Noch einmal Thukydides (1990) li ne imitas grandstilan historiskribadon - kiel promesus la nomo Tukidido - sed priskribas la epifanion de unuopaĵoj. Furoris en 1996 lia teksto winterliche Reise zu den Flüssen Donau, Save, Morawa und Drina oder Gerechtigkeit für Serbien en la germana taggazeto Süddeutschen Zeitung . Tie li provis prezenti alian, personan kaj estetikan vidon sur la Bosnia Milito; Handke jam antaŭe en 1991 okupiĝis pri la renaciismigo de popoloj en iama Jugoslavio skribante Abschied des Träumers vom Neunten Land. Erinnerung an Slowenien.

Handke kaj la militoj de sur la Balkana duoninsulo[redakti | redakti fonton]

Vojaĝo de Handke en 1996 en Jugoslavion por laŭtlegadoj (Handke, kiel etna sloveno, regas sudslavajn lingvojn) estis en germanlingvaj gazetoj ege kritikita kaj skandaligita. Handke kompletigas la verkistan rigardon per Sommerlicher Nachtrag zu einer winterlichen Reise, kvazaŭa postparolado al siaj eseoj favoraj de Serbio.

Novaj vojaĝoj en 1999 sur la balkanan duoninsulon verkigis lin la volumon Unter Tränen fragend (2000). En 1997 aperis la romano In einer dunklen Nacht ging ich aus meinem stillen Haus, kie apotekisto vojaĝas al loko transen de iu landlimo kaj trovas sin implikita en intrigo da aventuroj kaj amaferoj. En 1999 la dramo Die Fahrt im Einbaum oder Das Stück zum Film vom Krieg denove temis pri sudorienta Eŭropo. Sekvis Der Bildverlust oder Durch die Sierra de Gredos (2002), longega kaj lingve impona verko situanta ĉe la limo inter revo kaj realo, literaturo kaj pripensado. Per la romano Don Juan (erzählt von ihm selbst) (2004), fantazia kaj neordinara, kurioza meditado pri amo kaj maldaŭra efemero, Handke sukcese kaj novmaniere interpretis unu el la plej gravaj uloj de la mondliteraturo.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj gravaj skribitaĵoj de Handke estas: la rakontoj Begrüßung des Aufsichtsrats (1967) kaj Kindergeschichte (1981); la de li mem en 1977 kun Edith Clever kaj Gérard Depardieu filmita romano Die linkshändige Frau (1976); la radiodramo Wind und Meer (1970); la drampoemo Über die Dörfer (1981); la teatraĵoj Das Mündel will Vormund sein (1967) kaj Die Unvernünftigen sterben aus (1973) kiel ankaŭ la notitaĵoj Das Gewicht der Welt. Ein Journal (1977), Die Geschichte des Bleistifts (1982) kaj Phantasien der Wiederholung (1983).

Kune kun Wim Wenders li verkis en 1987 la scenaron por Der Himmel über Berlin. Kiel reĝisoro de memskribita scenaro li laboris ĉe Chronik der laufenden Ereignisse (1970) kaj ĉe L’Absence (1993; kun Bruno Ganz kaj Jeanne Moreau).

Krome li estis tradukanto i.a. de Walker Percy, Francis Ponge, Emmanuel Bove, Julien Green kaj Sofoklo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinz Ludwig Arnold (eld.): Peter Handke. edition text + kritik 24/24a (1969; 1971; 1976; 1978; 1989; 1999 jeweils mit fortgeschriebener, detaillierter Bibliographie)
  • Carlo Avventi: Mit den Augen des richtigen Wortes. Wahrnehmung und Kommunikation im Werk Wim Wenders und Peter Handkes. Gardez!-Verlag, Remscheid 2004, ISBN 978-3-89796-126-5, * Lilian Birnbaum: Peter Handke. Porträt des Dichters in seiner Abwesenheit. Verlag Müry Salzmann, Salzburg 2011. ISBN 978-3-99014-042-0.
  • Thorsten Carstensen: Romanisches Erzählen. Peter Handke und die epische Tradition. Wallstein, Göttingen 2013. ISBN 978-3-83531-108-4.
  • Thomas Deichmann (eld.): Noch einmal für Jugoslawien: Peter Handke. Suhrkamp Verlag, Frankfurt am Main 1999, ISBN 3-518-39406-1
  • Leopold Federmair: Die Apfelbäume von Chaville. Annäherungen an Peter Handke. Jung und Jung, Salzburg und Wien 2012, ISBN 978-3-99027-029-5
  • Wolfram Frietsch: Peter Handke – C. G. Jung: Selbstsuche – Selbstfindung – Selbstwerdung. Der Individuationsprozess in der modernen Literatur am Beispiel von Peter Handkes Texten. scientia nova, Gaggenau 2006, 2. Auflage, ISBN 978-3-935164-01-6
  • Herwig Gottwald; Andreas Freinschlag: Peter Handke. UTB, Stuttgart 2009, ISBN 978-3-8252-3220-7
  • Kurt Gritsch: Peter Handke. Gerechtigkeit für Serbien: Eine Rezeptionsgeschichte. Studien Verlag, 2008, ISBN 978-3-7065-4614-0
  • Fabjan Hafner: Peter Handke: Unterwegs ins Neunte Land. Zsolnay, Wien 2008, ISBN 978-3-552-05427-1
  • Adolf Haslinger: Peter Handke. Jugend eines Schriftstellers, 1999, ISBN 3-518-38970-X
  • Malte Herwig: Meister der Dämmerung. Peter Handke. Eine Biografie. DVA, München 2010, 364 S., ISBN 978-3-421-04449-5
  • Hans Höller: Peter Handke. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg 2007, ISBN 978-3-499-50663-5
  • Volker Georg Hummel: Die narrative Performanz des Gehens. Peter Handkes „Mein Jahr in der Niemandsbucht“ und „Der Bildverlust“ als Spaziergängertexte. Transcript Verlag. Bielefeld 2007, ISBN 3-89942-637-1
  • Peter Jamin: Der Handke-Skandal – Wie die Debatte um den Heinrich-Heine-Preis die Kulturgesellschaft entblößte. Gardez!-Verlag, Remscheid 2006, ISBN 3-89796-180-6
  • Klaus Kastberger (eld.): Peter Handke. Freiheit des Schreibens – Ordnung der Schrift, Magazin des Österreichischen Literaturarchivs, Band 16, Paul Zsolnay Verlag, Wien 2009
  • Klaus Kastberger und Katharina Pektor (eld.): Die Arbeit des Zuschauers. Peter Handke und das Theater. Katalog zur Ausstellung im Österreichisches Theatermuseum|Österreichischen Theatermuseum. Jung und Jung, Salzburg 2012, ISBN 978-3-99027-030-1.
  • Louise L. Lambrichs: Le cas Handke: conversation à bâtons rompus. Inventaire/Invention, 2003,
  • Simone Malaguti: Wim Wenders’ Filme und ihre intermediale Beziehung zur Literatur Peter Handkes. Peter Lang, Frankfurt a.M., Berlin 2008, ISBN 978-3-631-58064-6.
  • Georg Pichler: Die Beschreibung des Glücks. Peter Handke. Eine Biografie. Wien, 2002, ISBN 3-8000-3883-8
  • Anja Pompe: Peter Handke. Pop als poetisches Prinzip. Böhlau: Köln, Weimar, Wien 2009. ISBN 978-3-412-20386-3
  • Peter Pütz: Peter Handke. Suhrkamp Verlag, Frankfurt a.M. 1982, ISBN 3-518-37354-4
  • Carsten Rohde: Träumen und Gehen. Peter Handkes geopoetische Prosa seit „Langsame Heimkehr“. Wehrhahn Verlag, Hannover 2006, ISBN 978-3-86525-045-2
  • Michael Scharang (eld.): Über Peter Handke. Suhrkamp Verlag, Frankfurt am Main 1972.
  • Ute Seiderer: Handkes Fahrt im Einbaum. Poetik des Grenzflusses, in: Wassersprachen. Flüssigtexte aus Österreich, hg. v. Klaus Kastberger, Österreichische Nationalbibliothek, Wien 2006 = Reihe Literatur im StifterHaus; Bd. 18, S. 121-129, ISBN 978-3-900424-54-1
  • Martin Sexl: Poesie als Medienkritik. Die Jugoslawien-Kriege im Werk Peter Handkes.
  • Lothar Struck: Keuschnig statt Kobal. Das Wechselspiel von Sprachkritik und Erzählen im Werk Peter Handkes. http://handkeonline.onb.ac.at/forschung/pdf/struck-2013.pdf Originalbeitrag auf handkeonline.onb.ac.at, 18. Februar 2013.
  • Lothar Struck: „Der mit seinem Jugoslawien.“ Peter Handke im Spannungsfeld zwischen Literatur, Medien und Politik. Verlag Ille & Riemer, Leipzig, Weißenfels 2012, ISBN 978-3-95420-002-3
  • Katja Thomas: Poetik des Zerstörten. Zum Zusammenspiel von Text und Wahrnehmung bei Peter Handke und Juli Zeh. VDM Verlag Dr. Müller 2007, ISBN 3-8364-2753-2
  • Rhea Thönges-Stringaris: Je länger aber das Ereignis sich entfernt … – zu Joseph Beuys und Peter Handke. FIU-Verlag, Wangen/Allgäu 2002 (Originaltext von Handke zu Beuys und Interview mit Johannes Stüttgen zur Lage im Kosovo 1999) ISBN 978-3-928780-27-8
  • Karl Wagner: Weiter im Blues. Studien und Texte zu Peter Handke. Weidle Verlag, Bonn 2009, ISBN 978-3-938803-22-6
  • Ralf Zschachlitz: „Epiphanie“ ou „illumination profane“? L'oeuvre de Peter Handke et la théorie esthétique de Walter Benjamin, Lang-Verlag, Bern 2000, ISBN 3-906758-53-2

Fonto[redakti | redakti fonton]

Köster, Thomas: "Handke, Peter", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 [DVD]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]