Peter Hans Kolvenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Hans Kolvenbach
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1928 (1928-11-30)
en Druten
Morto 26-an de novembro 2016 (2016-11-26) (87-jaraĝa)
en Bejruto
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de Sankta Jozefo (Bejruto)Pontifika Orienta Instituto • Canisius College, Nijmegen • Aloysius College, The Hague
Okupo
Okupo universitata instruisto • katolika sacerdoto
vdr

Peter Hans KOLVENBACH, SJ (naskiĝis la 30-an de novembro 1928 en Druten, Nederlando, mortis la 26-an de novembro 2016 en Bejruto, Libano) estas nederlanda kleriko, pastro de Katolika Armena Eklezio, lekciisto de ĝenerala lingvistiko kaj de orientaj lingvoj, rektoro de Papa Orienta Instituto, ĝenerala superulo de la Societo de Jesuo

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kolvenbach pasigis infanecon en Druten apud Nijmegen en Nederlando. Novicadon al Societo de Jesuo eniris la 7-an de aŭgusto 1948 en Mariendaal. Post finitaj en Nijmegen filozofiaj studoj estis sendita al Libano, kie doktoriĝis pri teologio en universitato al Sankta Jozefo en Bejruto. Nelonge poste, en 1961, ordiniĝis.

De 1964 ĝis 1976 en Hago, Parizo kaj Bejruto instruis orientajn lingvojn, kune kun la armena. Intertempe estis provincestro de vicprovinco (dependa de Francio) en Proksima Oriento (Libano, Sirio, Egiptio). En 1981 iĝis rektoro de Orienta Instituto ĉe Pontifika Gregoria Universitato en Romo.

La 13-an de septembro 1983, dum la 23-a Ĝenerala Kongregacio de la Societo de Jesuo, Kolvenbach estis elektita la 29-a generalo de la ordeno.

En 1987 gvidis antaŭpaskajn religiajn ekzercojn por la papo kaj Roma kurio.

La 2-an de februaro 2006 informis membrojn de la Societo de Jesuo, ke – laŭ scio kaj permeso de Benedikto la 16-a – intencas rezigni la postenon en 2008, kiam atingos aĝon de 80 jaroj. 25-a Kongregacio la 19-an de januaro 2008 elektis Adolfo Nicolás nova ordengeneralo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Une mission agréable (Munus suavissimum), Paray-le-Monial, 1988.
  • Vous avez dit 'Jésuites'? (dialogue avec R. Giacomelli), Médiaspaul, Paris, 1991.
  • Fous pour le Christ; sagesse de Maître Ignace, Lessius, Bruxelles, 1998.
  • (en) The road from La Storta, Institute of Jesuit Sources, Saint-Louis, 2000.
  • Faubourg du Saint-Esprit (entretiens avec J.-L. Ponthier), Bayard, Paris, 2004.
  • Suivre le Christ, un choix exigeant, DDB, 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]