Peter Joseph Lenné
Peter Joseph LENNÉ la pli Juna (naskiĝinta la 29-an de septembro 1789 en Bonno, mortinta la 23-an de januaro 1866 en Potsdam) estis famega germana pejzaĝĝardenisto.
Post ellerno de ĝardenado en la pariza Botanika ĝardeno li plue interesiĝis pri konstruado. En Vieno li partoprenis la plibeligon de someraj kasteloj de la Habsburgoj en Laxenburg kiun ĉefmoderigis la Sckell-oj. En 1816, reveninte Bonnon, li vokiĝis por labori je Sanssouci. Ĉi tie li plibeligis la Novan Ĝardenon, Klein-Glienicke, la Pavan Insulon sur Havel kaj plialtrangigis je direktoreco por ĉiuj tieaj ĝardenoj.
En 1847 Lenné ekmembris ĉe Landa Ekonomia Kolegio kaj en 1854 li fariĝis ĝenerala direktoro de la Reĝaj ĝardenoj. En 1822 Lenné fondis la parkfaran kaj hortikulturapogan societon Verein zur Beförderung des Gartenbaues propononte en 1823 kreon de Landa arbokultivejo kaj Fondaĵon de porĝardenista seminario. Ekis en 1826 la konstruo de Kastelo Charlottenhof je Potsdam kaj de domoj por la rusa enurba kolonio Aleksandrevka. En 1840 Lenné ĉefrespondecis pri la estetike belegaj etendigoj de Sanssouci laŭ natura stilo. Sed li ankaŭ helpis la elfaron de la aĵoj en Babelsberg kun Hermann von Pückler-Muskau, krome i.a. je Magdeburg aŭ Kolonjo. La Zoologia ĝardeno de Berlino ŝuldiĝas al li sian nunan aspekton.
Lenné perfekte sciis doni la taŭgan etoson al ĉiuj prilaborendajn areojn kian - normale kaj sen homa helpo - ofte nur nature kreiĝas. En Germanujo li tiel prezentas imitindan modon de ĝardenmodernigo kaj sukcese (re-)kreis puran renesancan stilon multloke.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- "Lenné" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 405
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ligiloj ĉe DDB
- Christa Hasselhorst: "Das Vermächtnis des Peter Josef Lenné" - ĉe: FAZ, 18.10.2019